Kolono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kolumno.
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri arkitekturaĵo. Por informoj pri la samnoma provinco de Panamo, vidu la artikolon Kolono (Panamo).
Naciaj Kapitolaj Kolonoj ĉe la Usona Nacia Arboreto en Vaŝingtono.

Kolono estas rekta, precipe premata vertikala aŭ oblikva verga elemento, kiu transprenas efikojn de ŝarĝo el la apudaj partoj de strukturo, kiujn ĝi subtenas. En klasika arkitekturo ĝi estas komponata de tri partoj: nome bazo (bazamento), fusto kaj kapitelo. La kolono estas la ĉefa elemento kiu utilas por diferencigi inter la tri ĉefaj klasikaj ordoj, nome dorika ordo, ionika ordo kaj korinta ordo.

Tipoj kaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Francisko Azorín kolono estas Alta cilindro, foje multflanka prismo, or subteni aŭ ornami, kies ordinaraj partoj estas bazo, fusto k. kapitelo.[1] Li indikas etimologion el la latina columna, el columen (apogo). Kaj li aldonas la terminojn kolonaro, por vico de kolonoj, kaj interkolono, monolita kolono, ŝtona kolono, ŝtala kolono, afiŝa kolono, akvokolono, hidrargokolono, miliara kolono.[2] Ĉiam laŭ Azorín oni povas dividi kolonojn jene:

  • Laŭ la nombro de kolonoj aŭ de sia antaŭa kolonaro, la konstruaĵo nomiĝas: dustila (dukolona); tetrastila (kvarkolona); heksastila (seskolona); okastila (okkolono); eneastila (naŭkolonja); dekastila (dekkolona); dodekastila (dekdukolona); hekatonstila (centkolona).
  • Laŭ la dispono de iliaj kolonaroj, la konstruaĵo nomiĝas: aptera (senkolona); monoptera (unu sola vico de kolonoj ĉirkaŭe); diptera (kun duobla kolonaro); prostila (kun antaŭa kolonaro); anfiprostila (kun antaŭa k. malantaŭa kolonaro); periptera (kun ĉiuflnka kolonaro)...
  • Laŭ la interkolona distanco: piknostila, sistila, eŭstila, diastila, areostila, areosistila.[3]

En figura senco, militkolono en armeoj estas formiĝo de soldataro kunmarŝanta en unu aŭ pluraj vicoj, en kiu la vicaro evidente pli longas ol larĝas.

Eroj[redakti | redakti fonton]

Vertikalaj strioj de la fusto de kolono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Peristilo de la vilao Vettii, Pompejo, Italio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 114.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.