Libroservo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libroservo de UEA dum la 100-a Universala Kongreso en Lillo.

Libroservo estas tradicia parto de la Esperanto-kulturo – speco de servo proponata de multaj esperantistaj asocioj kaj kluboj, kiu ofertas librojn en kaj pri Esperanto, ĉar oni ne facile trovas ilin en la ĝeneralaj librovendejoj (aparte ne ekster Eŭropo).

En libroservoj oni povas mendi poŝte aŭ aĉeti persone dum eventoj, en kiu ĉeestas ilia reprezentanto. Eventuala ĉambro, en kiu tiam estas ekspoziciataj vendataj libroj, nomiĝas same libroservo.

Krom librojn, libroservoj kutime vendas ankaŭ aliajn varojn – ekzemple afiŝojn, sonbendojn kaj revuojn iel ligitajn al Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]