Okej

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Okej estas neologisma interjekcio kun la signifo "bone", "konsentite"; "en ordo".

Kelkaj eblaj devenoj de Okej[redakti | redakti fonton]

Oll Korrekt (angle)[redakti | redakti fonton]

Je la 23-a de marto 1839 en la gazeto Boston Morning Post aperis la mallongigo o.k., kio signifus oll korrekt = all correct (ĉio en ordo). Ĉi tiuj vortoj estis uzataj de la nederlandaj koloniistoj dum la 1600-aj jaroj.

Ĉi tiu klarigo havas grandan adeptaron, interalie de la vortaristoj de Oxford English Dictionary.

Ola Kala (greke)[redakti | redakti fonton]

Laŭ alia espliko ĝi devenas de greka όλα καλά, = ĉio bone.

Au Quai (france)[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkiuj la origino estas en New Orleans, kiu tiutempe apartenis al Francio. Kiam havenestroj demandis al revenantaj fiŝistoj kie ili malŝarĝos la ŝipon, la ŝipestroj plejofte simple kriis "au quai" [oke], kun la signifo 'je la kajo'.

Omnis Korrectes (latine)[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj instruistoj la mallongigo venas de Omnis Korrectes, bonega laboro en la latina lingvo.