Provinco Bergamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Bergamo
Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Lombardio
Kodo laŭ ISO 3166-2: BG
Areo: 2 723 km²
Ĉefurbo: Bergamo
Loĝantaro: 1 102 670 (2021)
Loĝdenso: 405 loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 243 (2022)
Poŝtkodo: 24000-24100
Kodo laŭ ISTAT: 016
Telefona prefikso: 035, 0345, 0346, 0363, 02, 030
Retpaĝo: oficiala retejo
Mapo
Mapo
vdr

La provinco Bergamo estas provinco en la regiono Lombardio de norda Italio, kun pli ol miliono da loĝantoj: fine de 2021 en la teritorio vivis 1 102 670 loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Bergamo, estas la kvara urbo laŭ loĝantaro en Lombardio.

Ĝi samlimas la provincon Sondrio norde, la provincon Lecco, Monza kaj Brianza kaj la teritorion metropola urbo Milano okcidente, la provincon Kremono sude, kaj la provincon Breŝo oriente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La provinco Bergamo lokiĝas en centra Lombardio. Ĝia okcidenta limo estas la akvodislimo kun la riveroj Brembo (norde) kaj Adda (sude de la Lago de Como); ĝia norda limo estas la ĉefa akvodislimo en la Bergamaj aŭ "Orobaj" Alpoj; ĝia orienta limo estas la akvodislimo inter la valoj Scalve kaj Camonica, kaj poste la lago de Iseo kaj la Oglio rivero. La suda limo estas konvencia.

La norda parto de la provinco estas monta regiono; ĝi okupas la 64% de la provinca teritorio kaj tie lokiĝas la ĉefaj bergamprovincaj valoj, kiel la Bremba valo, la valo Seria valo (de la rivero Serio) kaj la valo Cavallina (de la rivero Cherio). Plej sude lokiĝas monteta strio (okupante la 12% de la provinca teritorio), kie troviĝas la valo San Martino, la Bergamaj montetoj (colline bergamasche) aŭ Bergamaj antaŭalpoj (prealpi bergamasche) kaj la vinkultiva regiono Valcalepio. La plej suda parto de la provinco (24% de la provinca teritorio) apartenas al la Padebenaĵo.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Sekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.

1 Bergamo [bergamo] 120 694 loĝ.
2 Treviljo (Treviglio) 29 034 loĝ.
3 Seriate [serjate] 24 297 loĝ.
4 Dalmine [dalmine] 23 266 loĝ.
5 Romano di Lombardia [romano di lombardia] 19 049 loĝ.

  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Lombardio

Flago de Italio Flago de Lombardio

BG Bergamo - BS Breŝo - CO Como - CR Kremono - LC Lecco - LO Lodi
MN Mantovo - MI Milano - MB Monza kaj Brianza - PV Pavia - SO Sondrio - VA Varese