Uzanto-Diskuto:AVRS

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, AVRS!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 23:20, 8. Dec 2007 (UTC)

Welcome, and thank you for your help. -- Yekrats 23:20, 8. Dec 2007 (UTC)

Via ĵusa noto[redakti fonton]

Mi ricevis vian noton ĵus antaŭ ol malŝalti la komputilon, kaj venontsemajne probable nur mallonge (marde tagmeze] povos vikipediumi. Pli kompleta respondo de mi do povos daŭri, sen ke tio signifu malaprezon de viaj komentoj aŭ demandoj! Tamen pri la ampleksa demando de flagoj kun esperantaj dosieraj nomoj, ĉu ili entute havu vivorajton aŭ oni koncentriĝu nur per la anglalingvaj dosieroj, ĉu ili estu en la esperanta vikipedio aŭ en la komunejo, vidu la diskuton Vikipedio:Diskutejo/Naciaj flagoj kun esperantaj dosieraj nomoj.

ThomasPusch 21:31, 23. Nov 2008 (UTC)

--→ Airon 16:18, 31. Dec 2009 (UTC)

Ho ve! Mi forestis!
Dankon pro la bondeziro (kvankam mi ne aprobas alvokojn al spameco, eĉ ŝercajn — ja iu povis miskompreni kaj alia ricevi plurajn tiajn avertojn iom konfuzajn…). Bondezirojn ankaŭ al vi! :)
--AVRS 13:40, 14. Jan 2010 (UTC)

Saluton, AVRS!

Mi iomete miras, kial vi nun retrovas vian intereson pri la artikolo - post ne atenti ĝin dum kelkaj jaroj, kvankam ekzistas peto pri polurado de la 3-a novembro 2008. - Do, mi "adoptis" la artikolon, kaj nun volas prilabori ĝin defundamente. Estas tre malhelpe se io alia persono redaktas ĝin samtempe. Por eviti la riskon de pliaj redaktokonfliktoj mi petas vin ne redakti la artikolon ĝis mi forigos la ŝablonon "redaktata". - Ĉu bone?

Dankon en anticipado, Teiresia 15:01, 4. Feb 2010 (UTC).

Saluton.
Fakte mi poluretis la ĝermeton jam je la 3-a de novembro 2008, kaj poste pligrandigis en 2009. Mi ne tuŝis la polurpeton, por ke pli da homoj rimarku la artikolon kaj esprimu sian opinion pri ĝi (eĉ la vorto "FidoReto" ŝajnis ne esti multe uzata), kaj ke eble la metinto mem forigu la peton. Ĉu do tio efikis?
Dume vi nur je 1,5 horoj depost miaj redaktoj konservis ŝanĝojn kaj metis tiun ŝablonon. Do se vi redaktadis la artikolon dum pli on 1,5 horoj, mi petas pardonon, sed oni aldonu la ŝablonon en tiaj okazoj, ĉar Atentaro ja atentigas pri redaktintoj sed ne pri redaktantoj. :)
Bone, en okazo de bezono mi uzos la diskutpaĝon.
--AVRS 21:47, 4. Feb 2010 (UTC)

Saluton AVRS, mi vidis, ke vi redaktis la paĝon. Mi nur diris vin, ke korekta vorto estas "programaro", ne "programo" :P Kore, --→ Airon 08:59, 7. Jul 2010 (UTC)

Kial? :P --AVRS 10:23, 7. Jul 2010 (UTC)
Mi skribis pri komputilaj programoj. Kiamaniere tio estas eraro kompare kun programaro? Jen ekzemple kion Komputeko donas kun "program": http://www.komputeko.net/index_eo.php?vorto=program --AVRS 10:38, 7. Jul 2010 (UTC)
Jen alia ekzemplo: http://www.komputeko.net/index_eo.php?vorto=software :D Ŝajnas, ke ambaŭ vortoj estas uzataj, ĉar ankaŭ en serĉo pri program estas montrataj kaj "programo" kaj "programaro". Poste mi skribos en diskutejo. Estus plitaŭge laŭ mi unuformigi la uzadon de la vortoj. --→ Airon 10:44, 7. Jul 2010 (UTC)
Mi skribis antaŭe pri tio ĉi tie. --AVRS 11:02, 7. Jul 2010 (UTC)
PS: Mi nur vidis, ke vi nuligis mian redakton, do mi vidis, ke vi respondis min ĉi tie. Bv. averti la aliulon pri respondo! Alikaze, mi ne scius, ke vi respondis min :P --→ Airon 10:45, 7. Jul 2010 (UTC)
Mi uzas la Atentaron, kaj ordinare kontrolas la paĝon kie mi lasis mesaĝon. Tio kutime ne estas por mi problemo se la respondo aperas tre baldaŭ. Tamen ofte jes se la Atentaro trokreskis. Eble mi trovu kaj metu ĉi tien ŝablonon-averton pri tio, ke mi ordinare respondas sur la sama paĝo… Kiam diskuto estas intermita sur du paĝoj, estas maloportune legi. En la itala Vikipedio mi ankaŭ respondis. --AVRS 11:02, 7. Jul 2010 (UTC)

Saluton.

Pirate tute taŭgas por pluraj kialoj
  1. Ĝi estas tute regula kaj absolute respondas al la ekzemplo de PIV "la verko aperis pirate"
  2. La artikolo fontas el La Sago, kaj en ĝi oni uzis tiun vorton, temas do kvazaŭ pri citaĵo.
  3. "senpermese" estas tro febla, ĉar ĝi ne indikas ŝtelon aŭ kontraŭleĝecon, ĝi povas indiki nur "libere": vidu en tiu frazo: "Tie la infanoj povas senpermese eliri kaj eniri"
  4. Vi opinias tiun vorton insulto ? Nu, kia respekto por ŝtelitoj !
Vere se vi malŝatas tiun "pirate" mi konsentas ke vi anstataŭu gin per "senskrupule".

Do, mi formetas viajn citiloj nenecesaj, kaj eĉ (senpermese) kiu ne alportas plian klarigon al la vorto. Ĝis ! --Ssire 13:51, 15. Sep 2010 (UTC)

  1. Ĝi estas figura senco. Enciklopedio ne uzu vortojn en dubindaj kaj malneŭtralaj figuraj sencoj.
  2. Prave. Tamen "La Sago" ne estas enciklopedio, kaj ne bezonas observi enciklopedian precizan kaj neŭtralan stilon.
  3. Kial "senpermese" estas tro febla se temas pri verko? Se la verko estus libera, tie simple neniu vorto starus. Cetere, ĉar mi ne scias pri neglektitaj tie rajtoj krom aŭtorrajto, mi simple faris la plej malgrandan ŝanĝon. Kion vi opinias pri "sen permeso de la rajtoposedantoj"? Laŭ mi, tio estas la plej neŭtrala kaj klara frazo el la ne longaj kaj ne menciantaj la rajtojn.
  4. Per "insulta" mi celis "malneŭtrala". Se vi opinias prava uzon de "pirat" (en enciklopedio) por neglekto de aŭtorrajtoj (kaj uzon de "ŝtel"), ĉu vi ankaŭ konsentus kun uzo de "murd" (en enciklopedio) se iu bankrotus kun danĝero de malsatmorto, kaj ekzistus ebleco ke la kaŭzo estas neglekto de liaj aŭtorrajtoj?
--AVRS 15:37, 15. Sep 2010 (UTC)
Oni ne uzu vortojn en figura senco en enciklopedio ???? Sed abundegas tiuj esprimoj, kaj feliĉe ! Tio estus grava malriĉigo de la lingvo  ! Ĉu vi bezonas ekzemplojn ? Mi ne bezonis longe serĉi: "Orfeo: Kun la menso bolanta de dubo kaj la koro plena de sopiro, li retronrigardis." boli k plena estas uzataj en figura senco : menso ne bolas, koro plenas nur per sango...
pirate ne estas neneutrala, ĝi objektive priskribas la okazaĵon. Ĝi tute ne kuŝas je la samanivelo de murdisto, kaj oni kutimas uzi tiun esprimon por senrajtaj eldonoj de diskoj ktp. Por la "piratoj" tiu vorto estas preskaŭ ĝentilaĵo.
Bone. Se endas pli klasika vorto: ĝi ekzistas (ankaŭ en PIV: Ŝtel-kopii = kopii ion, ne ricevinte la permeson de la posedanto aŭ aŭtoro : ŝtelkopii parizajn altmodajn kreaĵojn. Mi anstataŭas. --Ssire 18:27, 15. Sep 2010 (UTC)
Aldono: "Pirato" en la signifo kiun mi uzis, jam troviĝas en Vikipedio sen ia dubo vidu tien: Pirata Partio (Svedio).--Ssire 02:43, 16. Sep 2010 (UTC)
Mi pensas, ke korekto de unu misuzo ne indas apartan diskuton, sed jen:
  • En la angla, rusa, hispana artikoloj oni ŝanĝis "piratado" al "malobservo/neglekto de aŭtorrajto", tiel ĉesiginte la disputojn pri neŭtraleco de la vorto "pirat". En diskutoj oni plu fojfoje uzas ĝin. La diskutpaĝoj de multaj el la alilingvaj artikoloj estas iom malgrandaj.
  • Eĉ sen tio oni fojfoje disputas pri tio, kion precize signifas "pirata": ĉu nur grandkvantan komercan uzon, aŭ ĉu ankaŭ etkvantan aŭ ĉu ankaŭ grandkvantan nekomercan disdonadon, aŭ ĉu eĉ etkvantan privatan kopiadon.
    • Kaj ĉu oni distingu plagiaton kaj senpermesan kopiadon, ĉu senkaŝe kontraŭleĝa ekzakta kopio de programo estas "falsaĵo"…
    • Unu granda ruza firmao havis malvaste konatan retpaĝaron, kie ĝi kolektadis (laŭ la retejo, konkurse, kun gajneblaĵoj) "kontraŭpiratajn" eldirojn, el kiuj almenaŭ kelkaj (dum la tuta kvanto de citaĵoj ne ŝajnis esti granda — do tiu subkvanto estis rimarkinda) temis pri plagiato, kvankam la firmao ordinare ne kontraŭ plagiato propagandas.
    • Okazis eĉ diskuto pri ĉu en tiu ĉi reklamo de aŭtorrajtoj ("Kopirajto protektos vin de piratoj kaj riĉigos vin") "pirato" estas tiu, kiu malobservas iun leĝon, aŭ ĉu nur malhoneste kopias pro tio, ke aŭtorrajtoj ne ekzistas.
  • Cetere ekzistas retpiratoj.
Pro aŭtorrajtoj, ĉu oni povas nomi "piratado" kaj atakon en aviadilo, kaj konstruon de simila aviadilo kvazaŭ ĝi estus originala?
Pri "Pirataj partioj" mi pensas, ke ili prenas por si tiajn nomojn ne tre serioze, sed:
  • ĉar la nomo estas mallonga kaj post nelonga klarigo komprenebla kaj memorigebla.
  • simile al tio kiel kelkaj komputilaj programoj kaj programaj bibliotekoj por vidi bildojn havas "porn" en siaj nomoj (biblioteko "libpr0n" en Mozilo, vidilo "pornview").
Ili eĉ uzas flagon asociiĝeman kun "Jolly Roger".
Sed ilia celo ne estas ĝuste kaj nur (aŭ eĉ tute ne estas) ebligi grandkvantan komercan uzadon, do ilia nomo ne estas plene ligita almenaŭ al tiu malvasta senco.
Pri "ŝtelkopii"… Nu, almenaŭ en Usono senpermese kontraŭleĝe kopiitaj aferoj ne estas "ŝtelitaĵo", sed en kunmetaĵo kial ne… Tamen ĝi ŝajnas al mi pli bone priskribi kopiadon de io, kies kopion oni ne rajtis havi (ekzemple per eniro de la oficejo kaj elporto de la originalo aŭ speciale por tio farita kopio).
--AVRS 11:55, 10. Okt 2010 (UTC)

Nuligo enorda, sed permesu al mi rimarkon[redakti fonton]

Nu, dubu vi nur. La dubon povus eble forviŝi rigardo en PIV-on: ĝi difinas "ulon" kiel "individuon, personon, karakterizitan de tio, kion esprimas la rad." (eldono de 2005); aŭ Google-provo: "junuloj estas kaj" – 537.000 trovaĵoj; "gejunuloj estas kaj" – 253.000 trovaĵoj. "Gejunuloj" estas lingva fuŝaĵo, kiu nur pligravigas la seks-malegalecan karakteron de Esperanto, ĉar ĝi ŝajnigas virsencaj vortojn kiuj ne estas. Ni ja ne estas ĉi tie por lerni Esperanton, sed por krei enciklopedion. Do, kiun enciklopedian valoron havas la mencio de la sekso de la leganto? Hmm, kiun valoron entute havas bildo de leganto? Amike, --Doesle 17:16, 28 Mar. 2011 (UTC)

Mi lastatempe skribis kelke da nepripensitaĵoj.
Vi pravas pri «gejunuloj». Laŭ Tekstaro, «junulin» estas uzata pli ofte ununombre, ol plurnombre (se vi volas, rigardu la tabelon kiel komentarion sub ĉi tiu mesaĝo). Mi povas nur konjekti, ke «junulo» estas pli ofta pro parolado pri abstraktaj junuloj, sed mi ne kontrolis.
Mi ne konsideras tian bildon informa, sed mi tute ne spertas pri belaspektigo de paĝoj. Eble tie pli taŭgus bildo de infano (aŭ infanoj) leganta (ne nur rigardanta bildojn). Oni ja (se mi ne eraras) ne povas prezenti per bildo maljunulon nelegoscian (kaj ĉu bildo montru legoscion aŭ nelegoscion?).
--AVRS 09:02, 29 Mar. 2011 (UTC)
Saluton AVRS! Dankon pro la interesa rimarko: mi konsentas ke tute ne estas utile prezenti bildon de leganto, ĉar oni ja tute ne scias, ke temas pri legado, eĉ se la unuopaj literoj estus videblaj. Nun – inspirite de vi – mi dirus: for ĉi tiun bildon, pri nova oni diskutu unue (legoscio – nelegoscio, juna – maljuna persono; eble estus interese iel per bildo prezenti, ke ne ĉiuj povas legi, eĉ ne certaj maljunuloj). Sed mi ne plu tuŝos tiun artikolon.
Pri la lingvaĵo: Abstrakte aŭ ne, oni faras eraron (laŭ mi gravan), se oni ĉiam nomas inan junulon «junulino» kaj viran junulon «junulo» (kaj ne «virjunulo»). Tiel la sufikso -ul- kontraŭfundamente iĝas vira, malrapide sed celkonscie. --Doesle 17:23, 1 Apr. 2011 (UTC)
Vidu ĉi tien por alia ekzemplo de (por mi) tute nekomprenebla uzo de ina formo: Vikipedio:Bonvenon al la Vikipedio. Kial (diable) estas menciinde ke virinoj legas? Ĉu ne ekzistas multe da virinoj, kiuj scipovas legi? Ĉu estas mirinda afero ke ili rajtas fari tion? Nu, de vidpunkto de – ni diru – la fino de la 15-a jarcento, tute jes! mirinda afero, ke ili scipovas kaj rajtas legi. Kaj kion hodiaŭ? Sed mi sentetas, ke ni tuŝas punkton superantan ĉiajn enciklopediaĵojn: ni alvenis meze de sociologio (de la tipa vikipediisto). --Doesle 18:32, 1 Apr. 2011 (UTC)

Pirata Partio[redakti fonton]

Kie estas la problemo? Mi trafis fuŝan alidirektilan artikolon kun forigopeto. Mi konvertis ĝin en ĝermo kiam ĝi estis jam akceptita en alilingvaj ligiloj. La titolo estas taŭga kaj kongrua kun aliaj artikoloj similtitolaj, kiaj komunisma partio de tiu lando, liberala partio de tiu lando ktp. Mi daŭre pensas, ke mi bone agis, bonvolu klarigi vian rimarkon. Se vi pensas, ke plibone estu germanlingva titolo, faru tiun alidirektilon. Kun kiu mi parolas?.--kani 22:10, 30 Okt. 2011 (UTC)

Dankon pro la klarigo. Al mi sonis strange, sed dekomence mi ne povis klarigi kial.--kani (diskuto) 11:33, 18 Mar. 2012 (UTC)

Esperanto-ŝercoj[redakti fonton]

Laŭ mia kompreno estas ŝercoj EN aŭ pri Esperanto.

La sekvaj ŝercoj ankaŭ ne havas alian rilaton kun Esperanto krom ke ili estas en Esperanto:

Kial ĉiuj virinoj estas frenezaj? - Ĉar ili havas mens-truojn!

En kiu urbo loĝas la plej unikaj homoj? - Dakaro: tie la loĝantoj estas senegalaj!

Kiu lando havas ses flankojn? - Kubo

Tamen vi pravas, mi forigis la tekston.--Verdulo (diskuto) 12:21, 26 Jun. 2012 (UTC)

Plusendiloj de Unikodaj signoj[redakti fonton]

Kiajn simbolojn vi alidirektis? Mi ne komprenas kial vi faris tion. Bonvolu klarigi aŭ mi devas forigi ilin kiel vandalaĵojn.Narvalo (diskuto) 21:20, 24 Sep. 2012 (UTC)

Tio estas Unikodaj simboloj «man», «woman» kaj «family». Ĉe mi ili montriĝas per la tiparo «Symbola». Ilia signifo estas verŝajne ne nur humura, sed tia kiel de multegaj vizaĝbildetoj ĉe iuj diskutejoj kaj Jabber-klientoprogramoj: en:Emoji. --AVRS (diskuto) 21:31, 24 Sep. 2012 (UTC)
Tie eĉ estas kategorio por tiaj plusendiloj: Category:Redirects from Unicode characters. --AVRS (diskuto) 07:23, 27 Sep. 2012 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:21, 30 Dec. 2013 (UTC)