Uzanto-Diskuto:NicoRay

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, NicoRay!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Biciklanto 13:28, 6. Feb 2006 (UTC)

Mi ankoraŭ ne finis:) Narvalo 08:41, 18. Aŭg 2006 (UTC) Gratulon al via laboro! Eble mi denove tralegos kaj strukture rearanĝas la artikolon. Ĝis tiam via mesaĝo atentigas min pri la promesita laboro. Amike (kaj tiel plu). Narvalo 10:29, 4. Sep 2006 (UTC)

Rocky Horror Picture Show[redakti fonton]

Saluton Nico! Kiel fano de uzantoskatoloj, mi kreis la uzantoskatolon pri Rock Horror Picture Show. Jen:

Rocky Horror Picture Show
Mi estas ŝatanto de la Rocky Horror Picture Show.

--Internaciulo 20:07, 13. Mar 2007 (UTC)

Saluton Nico

Parduonu sed mi senintence forigis viajn geografiajn situojn en la Zeoj de Nederlando. Ĉu vi bonvolus denove aldoni ilin? Samideane --Verdulo 14:53, 27. Jun 2007 (UTC)


ZEO en Moutiers-les-Mauxfaits[redakti fonton]

Kara Nico,

Malfruege mi respondas al via peto; bv senkulpigi min :

Kara Henri,

Ĉu vi havas novaĵojn pri la ZEO "Rue de l'Espéranto" ? Ĉu tio ekzistas nun ? Se vi havas pli da informoj, se vi havas foton, bonvolu aldoni ilin en nia listo de ZEO-j en Francio. Koran dankon, NicoRay 09:11, 11. Okt 2007 (UTC)

Krome mi eraris kiam mi aldonis mian respondon en mia propra diskutejo. Jen do la afero en la ĝusta loko kun aldonaj precizigoj. Nu :

La ZEO de Moutiers-les-Mauxfaits ekzistas oficiale nur surpapere pro decido de la urba konsilantaro (unuanima voĉdono la 28an de junio 2007). Ĝi ekzistas ankaŭ sur la tereno sed mankas ankoraŭ nun la plakoj kun la nomo "Rue de l'espéranto". La tuto aspektas ankoraŭ nun (29an de aŭgusto 2008) kiel trihektara konstruejo : ĉirkaŭ dudeko da domoj el kvindeko antaŭviditaj estas aŭ ekkonstruataj aŭ konstruataj aŭ preskaŭ finkonstruitaj. Mankas tamen internaj kaj eksteraj aranĝoj : ĝardenoj, ĉirkaŭaj muroj kradoj aŭ heĝoj, ktp, kaj ŝajnas al mi ke ankoraŭ neniu loĝas tie. Eble oni komencos loĝi tie ekde oktobro aŭ novembro. Fotojn mi ja faris en diversaj periodoj. Tio estas facila ĉar la vojo estas je ĉ. 250 m. de mia hejmo je la plej proksima parto, sed tiuj fotoj ne prezentas intereson ĝis nun por la ZEO-listo. Mi tamen mezuris ĝin per paŝkalkulilo kaj ricevis la unuan fojon 584,70 m kaj la duan 586,90m. Do, ni kalkulu 585 m. Ĉu konsentite ? ;-) Mi supozas, konjektas, ke temas pri la sola cirkulera Esperanto-vojo en la mondo, ĉu iu povus tion (mal)konfirmi ? Mi ne scias kiam okazos ĝia oficiala inaŭguro. Henri

Dankon pro via respondo. Ni atendu... Ĝis, NicoRay 16:57, 29. Aŭg 2008 (UTC)

Zeoj en Francio[redakti fonton]

Mi iom aranĝis la tabulon enmetante ĉien numerojn tiel ke la urboj estu en la sama kolumno. Arno Lagrange  13:16, 16. Jul 2007 (UTC)

Certe la numeroj estos forigendaj, sed momente ĝenis min ke la urboj ne aperis en la sama kolumno. AL @ 18:25, 16. Jul 2007 (UTC)


Bonvolu uzi la adaptitajn regulojn: ne estu majuskligo de la familinomo en la titolo, sed nur dum la unua mencio en la artikolo mem. Amike, Bea 10:05, 19. Jul 2007 (UTC)

Ŝablono SAT[redakti fonton]

Kial ne? Sed atentu ke la SAT-flago normale estas verda stelo en kvadrato sur ruĝa - kaj ne verda fono. --Vinkomarkov 16:57, 9. Aŭg 2007 (UTC)

Ne dankinde[redakti fonton]

Ne dankinde, kara SATano! Mi pensas ke estas multaj ZEOj en Brazilo ankoraŭ ne listitaj. Ĉu vi jam legis liston listo de brazilaj esperantistoj omaĝitaj per publikaj objektoj?

Ŝablono Koord[redakti fonton]

En {{koord}} estas uzenda O por Oriento anstataŭ E. dekuma signo estas punkto ne komo. Cetere {{koordinatoj g}} gm kaj gms misfunkcias. Mi esploras kial. AL @ 12:05, 1. Okt 2007 (UTC)

korektis : mankis "_" en la ŝablono. Nun ankaŭ funkcias. AL @ 12:18, 1. Okt 2007 (UTC)

Saluton, mi vidas ke vi ege laboradas por aldoni informojn pri japanaj esperantistoj.

Ne, mi ne partoprenis. Vi certe serĉas alian Sandor HORVATH, kiu estas el Australio. Bonvolu serĉi lin plue.

Vikipediisto Aleksandro

Projekto:Korektado de ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

Un exemple de ce que ça donnera, il y a beaucoup de fau(x) positifs mais les listes d'exceptions étant vide c'est assez normal. Il y aura 4367 entrées, les cinquante premières pour les 'A'. Il ne vaut mieŭ pas commencer à corriger avant que le projet soit complètement en place, ça ne risque que de confusionner les autres utilisateurs.

---

Bonjour, il me manque encore quelques traductions pour les commentaires du bot :

  • 'transfert d'exceptions' ([1])
  • 'transfert vers les exceptions' ([2])

Phe 12:56, 17. Maj 2008 (UTC)

Est-ce que la demande ne concerne que la majuscule sur la première lettre des deŭ premiers liens ? Et je ne comprends pas ta réponse, tu n'es pas d'accord ou tu dis seulement que tu ne peŭ pas faire cela toi même ? Phe 11:07, 21. Maj 2008 (UTC)

D'accord, merci. En fait ce n'est pas la première personne qui demande cela, je crois que je vais le faire, ça semble plus naturel vu que les titres ont toujours la première lettre en majuscule, même si le soft n'est pas sensible à la casse de la première lettre, de plus les liens du projet de restauration des liens rouges portent souvent sur des noms propres qui doivent de toute façon être capitalisé. Phe 19:57, 21. Maj 2008 (UTC)

Je te remercie de ta traduction :) Et j'ai vu sur ta page utilisateur que tu parles espagnol aussi... Je voudrais te demander de traduir le même texte à ma page espagnole, parce que les Espagnols sont peut-être incapables de faire ça :/ --Wwooter 07:58, 11. Jul 2008 (UTC)

ZEO-j en Portugalio[redakti fonton]

Dankon pro la danko. :-) Jes, ni (P.E.A.) havas kelkajn fotojn — iam alŝutos. Tuvalkin 18:21, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Saluton, Niko! Do vi ankaŭ aktivas ĉe Vikipedio. Ipernitian brakumon! :-) -- Fernando Maia Jr. 00:40, 5. Sep 2008 (UTC)

Bonvenon revizianto[redakti fonton]


Miskorekto[redakti fonton]

Kara vi korektis en la indekso de Universalaj Lingvoj en Svislando la nomon de Emmerich Manner al Emerich Manner. Tio fakte estis miskorekto, ĉar oni efektive sktibas Emmerich kun duobla "m". Tio cetere estintus verifikebla al la enciklopedio. Anstataue necesas nepre alinomi la artikolon pri li, kion mi do tuj faros. Amike DidiWeidmann 09:08, 17. Feb 2009 (UTC)

Notita, dankon. NicoRay 09:10, 17. Feb 2009 (UTC)

Titoloj de artikoloj[redakti fonton]

Saluton, mi vidas, ke vi jen kaj jen aldonas majusklojn al artikoltitoloj, ekzemple La ringo de la Nibelungo vi ŝanĝis al La Ringo de la Nibelungo. Tio estas erara. La regularo Vikipedio:Titoloj de artikoloj klare diras, ke nur la unua litero de la titolo kaj la unua litero de propraj nomoj estu majusklaj. --PaulP - Disk. 16:16, 13. Maj 2009 (UTC)

Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

Bonjour, j'ai modifié les scripts de maintenance pour prendre en compte les redirections, ça demande quelques traductions pour les porter sur eo: fr:Utilisateur:Phe/Projet:Restauration lien rouge/par distance/Y montre un exemple de ce que ça donne maintenant. La page principale ne change pas, ni les pages d'exceptions mais les pages contenant les liens sont maintenant séparées en deŭ parties, les liens à corriger habituels, première section, les liens à corriger vers une redirection, deŭième section, le format des lignes dans cette section a changé (ajout du nom de la page vers laquelle pointe la redirection). J'aurai besoin de la traduction de :

ainsi que le nom des pages créés sur eo: contenant ces traductions. J'ai aussi besoin des traductions des titres de sections : "Lien vers un article" et "Lien vers un redirect" (dans la sous-page /Menu il y un lien avec ancre #Lien vers un redirect, la traduction doit être la même dans les deŭ cas.) Si tu as besoin d'explication complémentaire après avoir regardé la page d'exemple, met moi un mot sur ma PdD sur fr: Phe 11:20, 10. Jul 2009 (UTC)

Saluto el Hungario[redakti fonton]

Kara amiko! Mi alte taksas vian laboron al ruĝaj ligiloj, sed mi ne partoprenas en tiu laboro, ĉar mi mem nur escepte faras ruĝajn ligilojn. Viaj konsiloj estas bonaj, sed mi aldonas:

  • dum skribado ĉiuj strebu por al bluaj ligiloj
  • trovanta ruĝan ligilon skribu la vorton aŭ esprimon en la serĉilon. Se tio troviĝas malmulte, ĝenerale r.l. estas superflua; se ofte, Vikipedio nepre bezonas la artikolon. Mi ne scias, ĉu komputilo scipovas fari liston de la plej oftaj r.l.-oj. Kelkfoje mi supozis, ke definita vorto ne estu artikolo, tial mi lasis ĝin nigra (simple). Baldaŭe iu (eĉ mi mem) faris el tio artikolon, sekve laŭ la serĉilo mi retrovis ilin kaj bluigis ilin. Ankaŭ tio estas laca laboro.--Crosstor 11:07, 12. Jul 2009 (UTC)

Pri la ZEO nana Zazao[redakti fonton]

Gratulon, Serge ! Nun, Vikipedio fariĝas vere serioza enciklopedio. Amike, NicoRay 09:57, 16. Nov 2009 (UTC)

Saluton ! Kvankam mi sentas en via gratulfrazo, iom da spiteco pro mia dubinda spriteco kun ties speciala spiceco, mi gratulas vin pro via kvieta reago. Nu ! Honeste, mi absolute certas, ke mia ŝerco malpli endanĝerigas la famon de Eo:Wipkipedio ol la invado de ridindaj pecetoj kiuj per du vortoj priskribantaj foran dekdudoman vilaĝon funde de Ajnio (aŭ de Ajnujo, se vi preferas) sin pretendas artikoloj, kaj per kiuj oni fanfaronas ke nun Eo:Wiki pli gravas ol iu alia, sammaniere pufigita. La artikolon pri ZEOj mem, oni povas konsideri ne tre famiga por la esperantistaro, nur konsideru tiun titolon: "kulminoj" de ZEOj (!) Kulmino estante " La plej supra punkto de staranta objekto" ĝi ja taŭgas por "La plej alta objekto", certe ne por la aliaj, eĉ per ĝia dua signifo: "paroksismo", kiu eventuale taŭgas por mia "plej stulta", malfacile por la aliaj. Kaj mi ankaŭ konsideras infaneca tiun manion provi ĉion ZEOigi, ĝis teksto en esperanto sur disko en spacveturilo...Mi faris desegnojn en PIV, en kiu troviĝas kelkaj stultaĵoj samnivela kiel tiu de mia ĝarden-nano. Ili neniel endanĝerigis la globalan seriozecon de la tuto, eĉ por tiuj, kiuj malkovris ilin....(kvankam kelkaj grumblis kaj protestis, ili ne enrubujenigis siajn PIVojn) Cetere mi absolute certas, ke se mi lanĉus pli malpli seriozan kampanjon por promociigi mian nanon (kunĉiĉeronaj pilgrinadoj, disvendado de kopioj malpli -aŭ pli- grandigitaj, ktp) la efiko rilate esperanton estus miloble pli efika ke iu strateto "Zamenhof" en vilaĝeto kiel ekzemple en Moutiers-les-Mauxfaits. Plej kore, Serge --Ssire 16:44, 16. Nov 2009 (UTC)
Mi ĉiam ridegas, kiam mi vidas tiun bildon. Mi antaŭ ne longe aĉetis la libron "Kiel traduki", kaj ankaŭ plezuras vidi viajn desegnaĵoj. Mi multe kontribuis al la artikoloj pri la ZEO-j (eble pro tio, ke estante komencanto mi iam malkovris esperanto-ŝtonon, kaj tio vigligis min pensi, ke mi ne estis sola. Aldone sercante informojn pri ZEO-j tra la mondo, mi iomete "vojaĝis"), sed mi ne tro kredas, ke ZEO-j estas gravega fako. Do mi ege ŝatas vian ĝarden-nanon pro la ŝerco, kaj pro tio, ke ĝi "relativigas" la temon.
Same kiel vi, mi ankaŭ ofte bedaŭras, ke la plej multaj artikoloj de la esperanta vikipedio estas pri vilaĝoj (XXX estas komunumo de YYY - fino de la artikolo). Mi preferas plibonigi artikolojn ol krei senenhavajn artikolojn. La artikolo "listo de ZEO-j" jam ekzistis en la E-d-E, kaj la "kulmina listo" venas de la libro "Monumente al esperanto", sed ĉar mi ne estas spertulo pri la lingvo (kiel vi povis vidi) mi ne povis malkovri ĉiajn erarojn (eraro homa estas, ĉu ne). Mi do proponos alian formon por "kulmino".
Kaj mi samopinias, ke oni ne devas fari fromaĝon (se vi permesas al mi tiujn vortoj) pri ĉiuj aĵoj, kiuj povus rilati al esperanto. Eble, la kialo estas, ke nia lingvo ne estas sufiĉe "videbla" en la ĉiutaga vivo. Eble tial oni tro entuziasmas pri malgranda aŭ dubinda esperantaĵo.

Ça a l'air de s'être bien passé, peut être faut-il vérifier que la documentation sur les redirects est correct, je ne suis pas sur que ces nouveŭ liens aient jamais été intégré à eo: Phe 13:20, 12. Mar 2010 (UTC)

Dankegon[redakti fonton]

Vi tute pravas, la mondo ja estas malgranda! Koran dankon! „Alekso“. — SGC.Alex 17:00, 26. Apr 2010 (UTC)

Lastmomenta invito en la Vikipedian konkurson[redakti fonton]

Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en la artikoloj Antibiotiko, Franca lingvo, Insekto, Johana de Arko, Madrido, Pacifika Oceano, Teniso. Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas Vikipedia konkurso, en kiu eblas gajni valorajn premiojn. Mi ĝojas informi vin, ke la artikoloj kiujn vi plibonigis troviĝas en la listo de la konkursaj artikoloj, pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomojn de la artikoloj en la liston de konkursantoj. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC, do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj (E@I kaj la vikipedia komunumo), Marek "Blahma" BLAHUŠ 07:52, 30. Apr 2010 (UTC)

Pri Projekto Korektado de ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

Saluton NicoRay, mi ne komprenas kiu estas la problemo. Tio estas projekto de Vikipedio, ĉu? Do ni havas jam nomspacon dediĉitan por ĉiuj projektoj de Vikipedio (ekzemple Projekto:Kontrolu Vikipedion, ...). Do, se estas problemoj pro alinomigo, ni solvos ĝin sed estas korekte, ke la paĝo estas alinomita al "Projekto:...". --→ Airon 15:16, 28. Maj 2010 (UTC)

Mm, se mi bone komprenis la aferon, la franca vikipediisto kiu regalas nin per ĝisdatigado de tiuj listoj iam vidis nekompletan alinomadon kaj ne sciis kion fari - ĉu ĝisdatigi la malnovajn paĝojn, ĉu krei novajn. Do li simple haltis, ĝis kiam NicoRay (kiu regas la francan) afable petis, ke li reprenu la taskon. Tamen, mi tute komprenas la vidpunkton de Airon90 - estas tre evitinde, ke vikiprojektoj havu tiajn nekutimajn artikoltitolojn. NicoRay, ĉu laŭ vi indas demandi al la franca vikipediisto Phu ke li ĝisdatigu sian roboton por ke ĝi ekde nun ĝisdatigu la paĝojn ĉe ilia nova, korekta nomo? Mi farus, sed nur pasive iom regas la skribitan francan lingvon (pro simileco al la itala...). Plej amike --WinstonSmith 15:27, 28. Maj 2010 (UTC)
La diskuto kun la franco, kiu regas la programojn estas tie : fr:Discussion_utilisateur:Phe#Liens_rouges_sur_la_wikip.C3.A9dia_esp.C3.A9ranto. Mi daŭrigos tiun diskuton kun li, antaŭ la venontan ĝisdatigon, por ŝanĝi la artikolotitolojn en lia programo. Antaŭe, mi kredas, ke estas preferinda unue malplenigi la listojn. NicoRay 20:46, 28. Maj 2010 (UTC)
Saluton NicoRay, ĉu vi povus bonvole resumi kion diras la franca paĝo? :S Dankegon! --→ Airon 08:59, 2. Jun 2010 (UTC)
En la franclingva paĝo, Phe diras ke li vidis, ke sia programo ne plu funkcias, do li haltis ĝisdatigi ĝin. NicoRay 14:11, 7. Jun 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min![redakti fonton]

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Nomoj ĉe ZEO-oj[redakti fonton]

Bonvolu, kiam vi redaktas paĝojn pri ZEO-oj nepre aldoni en la ŝablonojn {{koord}} la parametron nomo (ekzemple nomo=Esperantostraat. Tiel en WikiMiniAtlaso aperos la nomo de la ZEO anst. "Listo de ZEO-oj en tiu lando". Por vidi ekzemplon alklaku la tergloban ikonon apud la koordinatoj en Deventer. Atentu ke la datumbazo estas ĝisdatigita nur post kelkaj semajnoj: ŝanĝoj sekve ne tuj aperas tie. Vi povas kontroli ankaŭ per locateCoord

52.26711 6.143557 Zamenhoffplein, Deventer
52.23934 6.87636 Listo de ZEO-j en Nederlando
52.20111 6.780833 Listo de ZEO-j en Francio ????

Dankas pro la atento Arno Lagrange @ 09:42, 13. Dec 2010 (UTC)

{{koord|52.20111|6.780833}} ???

Dankon. Mi notis vian komenton, kaj faros tiel. Mi ankaŭ provas korekti al erarojn. NicoRay 08:26, 14. Dec 2010 (UTC)

Voilà, c'est mis à jour. Phe 10:17, 18. Jan 2011 (UTC)

Rumanaj diakritaj literoj[redakti fonton]

Saluton, kaj dankon, ke vi avertis min pri ruĝaj ligiloj, kiujn mi kaŭzis. Mi kutime klopodas samtage ripari la ruĝajn ligilojn, kiujn mi kreas (ekzemple, foje mi ŝanĝas en artikolo pri komunumo la nomojn de la apartenantaj vilaĝoj, sed tuj poste alinomas ankaŭ ties artikolojn). Vi pravas, mi ŝanĝis en Listo de renomaj personoj de Timișoara la ligilon al Cornești (Mihai Viteazu) sen ŝanĝi ankaŭ la nomon de la artikolo (mi ĵus riparis). Se mi faris multe da tiaj fuŝoj, eble mi tamen ĉesigu la aferon; mi esploros la ruĝajn ligilojn por ricevi impreson.

Estas dua afero, ke vi ne povas vidi la literojn "ș" kaj "ț". Supozeble vi uzas Vindozon, kaj ne la plej novan. Por respondi vian demandon, mi vidas la literojn supre en la ĉi-apuda bildo. La manko de tiuj literoj en iuj vindozaj sistemoj estis la kialo, ke la rumana vikipedio dum multaj jaroj uzis malĝustajn literojn, tiujn malsupre en la bildo. Sed nun, kvankam eble en Rumanio estas ne nur plej novaj komputiloj, la rumana vikipedio (kaj, pretere, la germana) transiris al la ĝustaj literoj, do mi supozis, ke ankaŭ ni kuraĝu.

La rumana vikipedio rekomendas al vindozuloj, kiuj ne vidas la "novajn" signojn rumanajn (aŭ ankaŭ bulgarajn), instali novan tiparon

http://www.microsoft.com/downloads/en/details.aspx?FamilyID=0ec6f335-c3de-44c5-a13d-a1e7cea5ddea&displaylang=eo

Interese, Mikrosofto nomas tiun ĉi tiparon "aktualigo pro vastigo de Eŭropa Unio". Ŝajne ĝi konsideras nur regnojn/lingvojn en Eŭropa Unio. Pretere, bulgaroj diris al mi, ke Mikrosofto ne ofertas Vindozon en la bulgara lingvo; tamen la bulgara registaro decidis uzi nur Vindozon.

Resume:

  • Mi esperas, ke tiu tiparo ebligos al vi vidi la ĝustajn rumanajn literojn.
  • Mi promesas esti pli atenta pri (ne-)kreado de ruĝaj ligiloj
  • Mi promesas rigardi en la ruĝaj ligiloj, kiujn problemojn mi kreis

-- Aisano 19:49, 20. Jan 2011 (UTC)

Mi riparis la ruĝajn ligilojn kaŭzitajn de rumanaj literoj; jes, vi pravas, estis multaj (ĉ. 40). Kiam mi komencis la aferon pri rumanaj literoj en oktobro, mi laboris tro senzorge.
Mi ne markis la ŝanĝojn en la "Projekto:Korektado de ruĝaj ligiloj...", ĉar ili ja ne estis veraj ruĝaj ligiloj, nur eraroj. -- Aisano 21:44, 20. Jan 2011 (UTC)

Municipo ne estas kastelo[redakti fonton]

Kial vi faras alidirektilojn el municipoj al aliaj objektoj, ekz. kasteloj? Municipo Průhonice ne estas kastelo Průhonice. Petr Tomasovsky 09:32, 29 Apr. 2011 (UTC)

Kial ne?

Tok-Pisino[redakti fonton]

Saluton. Kial vi ŝanĝis la ISBN de unu el la fontoj en Tok-Pisino? Mi pensas, ke estas stranga ideo fari tion, precipe se mi, kiu verkis la koncernajn partojn de la artikolo, intertempe ne havis okazon aĉeti la novan eldonon. Do mi malfaris tion. --Tlustulimu 09:13, 3 Jul. 2011 (UTC)

Dankon pro via provo korekti la ISBN. Sed mi intertempe aldonis la mankintan 0. Nun ĝi devus esti ĝusta. --Tlustulimu 11:56, 3 Jul. 2011 (UTC)
(+) Krome mi uzis la okazon por aldoni kelkajn informojn pri la eldonoj de la libroj. Tio ja povus faciligi la kontrolon de ISBN, ĉar sufiĉe ofte aŭ eble eĉ ĉiam ĉiu eldono havas novan ISBN. --Tlustulimu 12:30, 3 Jul. 2011 (UTC)

Duobla referenco[redakti fonton]

Vi ŝanĝis samtekstajn referencojn per nomita referenco (Reference tag in article double). Tamen la du referencoj estas nur hazarde samtekstaj ĉar ambaŭ lingvoj havas proksimume saman malaltan nombron da parolantoj, tamen ne temas pri la sama fakto, sed pri hazarde similaj faktoj. Pro tio nomita referenco, eĉ se teĥnike oportune, ne estas laŭ priskribo de faktoj bonvena. Imagu se la parolantaro de iu el la lingvoj malkreskus dum la parolanto de la alia inverse kreskus, ni devus aparte ĝisdatigi piednotojn. Tial AL @ 10:25, 23 Jul. 2011 (UTC)

Ŝanĝita ! ... sed samtempe vi ankaŭ ŝanĝis la paĝon, do mi eble malfaris viajn ŝanĝojn. Do mi lasas vin korekti ĝin. Amike, NicoRay 10:31, 23 Jul. 2011 (UTC)

Artikoloj en EN kaj DE sed ne en EO[redakti fonton]

Saluton! Mi vidis ke vi kaj Maksim estas vickreintoj de tiu paĝo, kiu nun aĝas preskaù du jarojn:

Vikipedio:Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj DE kaj forestas en EO/2010-03-26

Ĉu eblus ĝisdatigi ĝin, forigante la jam strekitajn artikolojn kaj aldonante novajn artikolojn kontrolontajn? Mi ŝatus helpi, sed kredas ke ekzistas roboto por tiu ĉi laboro. Mi ja helpos poste kontroli la artikolojn el la nova listo. Dankon. Ĝis! - SGC.Alex 09:06, 13 Jan. 2012 (UTC)

Ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

Mi gratulas al agadoj pri ruĝaj ligiloj. Mi ne partoprenas en tiu ago-movado, sed mi laŭeble evitas kreojn de ruĝoj. Se estas problemo pri hungaraĵoj, skribu al mi.--Crosstor (diskuto) 10:19, 17 Jul. 2013 (UTC)

VisualEditor[redakti fonton]

Hello NicoRay,

I noticed that you are using VisualEditor here. Will you tell me what you think about it? Is it working well for Esperanto? Whatamidoing (WMF) (diskuto) 17:23, 17 Dec. 2013 (UTC)

Hi Nico,
Thanks for your comments. I will pass along your concerns about speed. I don't think that it's entirely just your computer. The old wikitext editor is extremely fast—faster than just reading some pages!—and VisualEditor will probably never be as fast, because it needs to do so much more. But I believe that they are looking for ways to speed it up a bit more, and your comment will encourage them to keep that as a priority. If you have any other ideas or problems, please let me know. Thanks, Whatamidoing (WMF) (diskuto) 15:55, 19 Dec. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:40, 30 Dec. 2013 (UTC)

Nomoj ĉe ZEO-oj[redakti fonton]

Saluton Nico! En 2008 vi aldonis la ZEO-n "Zamenhof-strato" en Zoetermeer Nederlando. Mi klopodas aldoni stratvidon al tiu ZEO sed ne povas trovi ĝin en Google-maps. El kiu fonto vi ĉerpis la informon pri tiu ZEO? Ĉu eblas ke tiu strato ne plu ekzistas aŭ alinomiĝis? --Verdulo (diskuto) 17:38, 30 sep. 2016 (UTC)[Respondi]