Saltu al enhavo

Ádám Batthyány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ádám Batthyány
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1609 (1609-02-14)
en Güssing
Morto 15-an de marto 1659 (1659-03-15) (50-jaraĝa)
en Rechnitz
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Franz von Batthyány (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Eva Popel z Lobkowicz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Elisabeth Batthyány (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Aurora Formentini (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Eleonora Batthyány (en) Traduki, Pál, Graf Batthyány de Német-Ujvár (en) Traduki, Kristof, Graf Batthyány de Német-Ujvár (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĉambelano Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Grafo Ádám Batthyány [batjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány Ádám estis hungara ĉambelano, oficiro. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári.

Ádám Batthyány [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1610 en Hungara reĝlando en Németújvár (nuntempa Güssing en Aŭstrio). Li mortis la 15-an de marto 1659 en Rohonc (nuntempa Rechnitz en Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Batthyány estis edukita hejme, kie li sekvis la kalvinisman kredon. Pro la influo de multaj (precipe Péter Pázmány li ŝanĝis sian kredon al la katolika en 1629, tiel li havis pli bonajn kontaktojn en la kortego en Vieno. En la fruaj 1630-aj jaroj li ricevis diversajn taskojn en la kortego, krome li edziĝis en 1632. Baldaŭe li havis 8 gefilojn. En la malfruaj 1630-aj jaroj li ricevis la taskon defende la hungaran limon kontraŭ la turkoj. Komence li estis leŭtenanto. Li establis la necesan armeeton. En 1640 li atingis la rangon kapitano. Lia samtempulo kaj amiko Miklós Zrínyi (poeto) nomis lin " la kolono de la Patrujo ". Li fondis monaĥejon en Németújvár.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • taglibro (manuskripto)

Fontoj[redakti | redakti fonton]