Árpád Balázs (1937)
Árpád Balázs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1937 (86-jaraĝa) en Szentes |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1964) |
Familio | |
Infano | Ádám Balázs |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Árpád Balázs [balAĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázs Árpád estas hungara komponisto pri klasika muziko, membro de Eŭropa Scienca kaj Arta Akademio (2002). Lia filo estas Ádám Balázs.
Árpád Balázs [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1937 en Szentes.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Balázs akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1964. Lia ĉefinstruisto estis Ferenc Farkas (komponisto). En 1967 li plustudis en Moskva Ĉajkovskij Konservatorio, lia majstro estis Aram Ĥaĉaturjan. En 1970 helpe de stipendio li studis en Accademia Nazionale di Santa Cecilia, lia majstro estis it:Goffredo Petrassi. En 1971 li edziĝis, lia edzino naskis filon post 2 jaroj. Dekomence li estis liberprofesia komponisto, nur kelkfoje li gvidis majstrokursojn en Palermo, Gorizia kaj Pardubice. Inter 1978 kaj 1981 li havis muzikan programon en Hungara Televizio. Li ricevis premiojn inter 1969-2014.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Szerenád fúvósötösre (por 5 blovinstrumentoj, diploma verko, 1961)
- A szerelem szárnyai (oratorio por hungaraj poemoj, diploma verko, 1963-1964)
- Musica piccola (Suito por orkestro, 1966, tralaborita en 1981)
- A Tél lebírása (kantato por poemoj de Gyula Illyés, 1974)
- Suito (por transversa fluto kaj piano, 1979)
- Szabad változatok egy népdaltémára (por 5 blovinstrumentoj, 1982)
- Szülőföldemen (kantato por poemoj de Sándor Petőfi, 1997)
- Memoriam ad maiorum! - Emlékezzünk régiekről! (oratorio, 2005)
- Kockásfülű muzsika (suito por blovorkestro, 2013)
- Tündérszárnyú szerelem (kantato por malnovstila orkestro kun kantistoj soprano kaj aldo, 2017)
Elektitaj filmaj muzikoj
[redakti | redakti fonton]- STOP! Közlekedj okosan! (televizia serio, 28 epizodoj, 1974-1975)
- A kockásfülű nyúl (televizia serio, 26 epizodoj, 1975-1978)
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Zenelesen (1985)
- Kis zenei ábécé (1987)
- Csontfurulya, madársíp (1988)
- Válogatott életeim (2012)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2007-11-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto