Étienne de Jouy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Étienne de Jouy
Persona informo
Étienne de Jouy
Naskiĝo 19-an de oktobro 1764 (1764-10-19)
en Versailles
Morto 4-an de septembro 1846 (1846-09-04) (81-jaraĝa)
en Saint-Germain-en-Laye
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Infanoj Victorine-Emma de Jouy vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto • libretisto • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Victor-Joseph Étienne, nomita de Jouy (19a de oktobro 1764 – 4a de septembro 1846), estis franca dramaturgo, kiu lasis fruan militistan karieron por sukcesa literatura agado.[1] Li dediĉis sin speciale al opero.

Fine de la 18a jarcento li estis militista funkciulo de la koloniisma Franca Imperio en Ameriko kaj Azio. Post la Franca Revolucio ekde 1807 li dediĉis sin al la literaturo kaj ĉefe al opero.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Milton (1804), opero, kunlabore kun A.-M. Dieulafoy, muziko de Spontini
  • La Vestale (1807), opero, muziko de Spontini
  • Fernand Cortez (1809), opero, kunlabore kun J.-A. Esménard, muziko de Spontini
  • Les amazones, ou La fondation de Thèbes (1811), opero, muziko de Étienne Méhul
  • Tippo Saeb,[2] tragedio (1813)
  • Les Abencérages, ou L'étendard de Grenade (1813), opero, muziko de Cherubini
  • Belisaire, tragedio (1818)
  • Les Hermites en prison (1823), kunlabore kun Antoine Jay, kun li mem kiel politika prizonulo
  • Moïse et Pharaon (1827), opero, kun Luigi Balocchi, muziko de Gioachino Rossini
  • Guillaume Tell (1829), opero, kun Hippolyte Bis, muziko de Rossini.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Claude Pichois, "Pour une biographie d'Étienne Jouy," Revue des sciences humaines (Aprilo–Junio 1965:227–252, resume en N. Furman,, La Revue Des Deux Mondes Et Le Romantisme (1831–1848) 1974:12 noto 5.
  2. Pichois 1965 noto en Furman 1974.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Michel Faul, Les aventures militaires, littéraires et autres d'Etienne de Jouy (Editions Seguier, France) March 2009, ISBN 978-2-84049-556-7)