Éva Keleti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éva Keleti
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1931 (1931-08-18) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Mihály Mátray
Okupo
Okupo fotisto • theatre photographer
vdr

Éva KELETI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Keleti Éva estas hungara fotisto, fotoĵurnalisto, la plej signifa en la teatra vivo.

Éva Keleti [1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1931 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Keleti devenis el juda familio. Ŝi volis esti baletisto, sed ŝi estis maltalenta. Ŝi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi studis kemion en Scienca Universitato Loránd Eötvös, la industrian praktikadon ŝi faris en uzino pri fotopaperoj. En 1951 ŝi forlasis la universitaton kaj ŝi frekventis kurson por raportistoj. Inter 1954 kaj 1976 ŝi estis raportisto kaj fotisto de Hungara Foto, poste en diversaj revuoj, redaktejoj. En 1976 ŝi instruis fotadon en Barato. Komence ŝi fotis baletajn trupojn, poste teatrajn trupojn. Ŝi aĝis 60, kiam ŝi pensiuliĝis, sed ŝi multe strebas por la hungaraj fotomuzeoj kaj arĥivoj. Ŝi ricevis 12 premiojn ekde 1975, en 2017 premion Kossuth.

Ŝia volumo[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

1974, 1984, 2008 • Budapeŝto 1975 • Gyula 1983 • Szolnok 2004 • Kaposvár 2011 • Varsovio

Fontoj[redakti | redakti fonton]