Éva Zsellér
Aspekto
Éva Zsellér | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1961 (63-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Ŝtataneco | Rumanio Kanado |
Alma mater | Muzika Akademio Gheorghe Dima, Kluĵo |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
ZSELLÉR Éva [ĵelle:r] rumanuja hungardevena amerikana operkantistino (soprano). Ŝi naskiĝis la 7-an de aprilo 1961 en Târgu Mureş.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Éva Zsellér pristudis kanton en Kluĵo ĉe profesoro Mircea Breazu en la Muzikaltlernejo. En 1986 ŝi iĝis gajnintino en Konkurso Internacia Butterfly en Tokio. En 1987 en Novjorko ŝi gajnis la kantkonkurson Rosa Ponselle (el 400 partoprenintoj kiel absolute unua). Ŝi debutis en 1988 en opera Macbeth de Giuseppe Verdi en la Operejo Metropolitan kaj de tiam estas anino de tiu.―
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Giacomo Puccini
- La Bohème ― Mimì
- Tosca ― Floria Tosca
- Madama Butterfly ― Ciocio-san
- Richard Strauss: Elektra ― Servistino
- Giuseppe Verdi
- Macbeth ― La servistino de lordino Makbeto
- Don Carlo ― Elizabeto de Valois
- Richard Wagner
- La Rejna Oro ― Freia
- Parsifalo ― sorĉaj knabinoj de Klingsor
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.
- Budapest Music Center
- Metropola Operejo[rompita ligilo]