Évariste de Parny
Évariste de Parny | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Évariste de Parny | |||||
Naskonomo | Evariste Désiré de Forges | ||||
Naskiĝo | 6-an de februaro 1753 en Saint-Paul, Reunio, Francio | ||||
Morto | 5-an de decembro 1814 (61-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 11 48° 51′ 37″ Nordo 2° 23′ 35″ Oriento / 48.860318 °N, 2.39295 °O (mapo) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Esther Lelièvre (en) vd | ||||
Parencoj | Célimène Gaudieux (en) (pranepino) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | M. le Chevalier de P ... • Ev ...... P... y • Ev. P ***** vd | ||||
Okupo | poeto verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q15936615 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Évariste de PARNY (naskiĝinta la 6-an de februaro 1753 en Saint-Paul (Reunio), mortinta la 5-an de decembro 1814 en Parizo) estis franca poeto kaj soldato.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Dum infanaj jaroj Parny venis en Francujo, iĝis soldato kaj retiriĝis, post kiam li servis kiel oficiro en Orienta Barato al bieno inter St.-Germain kaj Marly. Tie li dediĉis sin kun same pensantaj samtempuloj al la poezio, la amo kaj la vino. Povriĝinte per la Franca Revolucio de 1789 li devis akcepti laborpostenojn subrangajn. Nur en 1813 li ekricevis pension fare de Napoleono Bonaparte.
Verkista valoro
[redakti | redakti fonton]Ekde 1803 li estis membro de la Instituto. Parnay tro alte taksitis de siaj samtempuloj. Li famiĝis per siaj Poésies érotiques (1778), kiuj estiĝis pro amrilato malfeliĉa; en 1781 ili estis bone ordigita en nova eldono. Liaj frivola erotikemo montriĝas aparte en Portefeuille volé (1805), Le voyage de Céline, Les Rose-Croix (1808) i.a. La sukceso de lia cinika kaj ateisma poemo La guerre des dieux (10 kantoj, 1799: ĝi malpermesitis en 1827, tamen pli ofte eldonitis) estis per la verkisto la kialo plimultigi la 14 kantojn. Sed de tiu verko (La Christianide) nur fragmentoj presitis; la registaro konservativa laŭdire aĉetis kaj detruis la manuskripton.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Pri la morto de junulino. (Sur la mort d’une jeune fille.) Tradukis Roger Bernard. En: Literatura Mondo 7 (1937), n-ro 6, p. 174.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, S. 463, kio legeblas tie ĉi.