Ödön Egervári
Ödön Egervári | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Potemkin |
Naskiĝo | la 4-an de februaro 1823 en Nagyszilva (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 16-an de februaro 1895 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ödön Egervári, laŭ hungarlingve kutima nomordo Egervári Ödön estis hungara aktoro, oficisto, bibliotekisto. Lia origina familia nomo estis Potemkin.
Ödön Potemkin[1] naskiĝis la 4-an de februaro 1823 en Nagyszilva (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Veľký Slivník en Slovakio), li mortis la 16-an de februaro 1895 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ödön Egervári dum studado en Eger orfiĝis, tial li aliĝis al unuigita teatra kompanio de Károly Balla (aktoro) kaj Sándor Újfalusy en 1844. Li prenis la familian nomon Udvari kaj estis migra aktoro ĝis la hungara revolucio de 1848, poste li batalis por la revolucio. Post la fiasko li daŭris la aktoradon ĝis 1850. Li estis ŝtata oficisto en la 1850-aj jaroj, inter 1861–1874 en la Hungara Scienca Akademio, fine li estis bibliotekisto en Universitata Biblioteko (ELTE). Li kontribuis dramojn kaj plurajn artikolojn.
Liaj teatraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Turzó János (dramo en 5 aktoj, 1868)
- Szodoma és Gomorra (teatraĵo en 4 aktoj, 1873)
- Petőfi (teatraĵo en 4 aktoj, 1891)
Liaj artikoloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Az 1848-49-iki magyar hadsereg feloszlásának okai (1862)
- Sáros vármegye leirása statistikai, földleirási, okirati és történeti tekintetben (1863)
- Magyar királyi honvéd törzstisztek albuma (1870)
- Az 1848-49-iki szabadságharcz vértanúi (1872, kun Imre Vahot)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio