Ĉefa alpa kresto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la ĉefa alpa kresto en la montoĉeno Hohe Tauern, jen la monto Fuscherkarkopf

La ĉefa alpa kresto - germane Alpenhauptkamm kaj itale Catena principale alpina - estas fikcia linio laŭ vico da montokrestoj en la Alpoj. La linio kondukiĝas inter okcidento kaj oriento, kaj estas regiona akvodislimo kaj veterodislimo. La areoj sude de la ĉefa alpa kresto (escepte de la valo Cadlimo, kies akvo fluas en la Rejnon) sendas sian rojan kaj riveretan akvon al la riveroj Pado kaj Dravo (de tie plu al la Danubo), dum la areoj norde de ĝi sendas sian akvon al la riveroj Rodano, Rejno kaj same al la Danubo. La okcidenta parto de la kresto tial estas la ĉefa eŭropa akvodislimo inter Atlantika Oceano kaj Balta Maro] unuflanke kaj Mediteraneo kaj Nigra Maro aliflanke.

Vojo[redakti | redakti fonton]

la ĉefa alpa kresto kaj aliaj gravaj akvodislimoj en la Alpoj

Okcidente la kresto komenciĝas ĉe la monto Colle di Cadibona rande de la Liguriaj Alpoj, pasas la Marajn Alpojn (la eksan antikvan romian provincon Alpes Maritimae), sekvas la limon inter Francio kaj Italio tra la Kotiaj Alpoj kaj Grajaj Alpoj (la eksaj antikvaj romiaj provincoj Alpes Cottiae kaj Alpes GraiaeAlpes Poeninae), al la Blanka Monto, la montpasejo Granda Sankta Bernardo kaj la Materhorno. De tie ĝi pluvojas al la Monte-Rosa-Masivo kaj la Sempionopasejo, al la Nufenenpasejo kaj la montpasejo Sankt-Gotardo, al monto germane nomata Rheinwaldhorn kaj itale Adula, de tie al la Splugopasejo, Malojopasejo - la monto Piz Bernina en Grizono, la Ofenpasejo kaj Resia pasejo (germane Reschenpass, vidu la artikolon pri la proksima lago Reschensee) laŭ la limo inter Tirolo kaj Sud-Tirolo, do inter Aŭstrio kaj Italio plu al la regiono Stubaital, montpasejo Brenero kaj la regiono Zillertal. De tie la vojo daŭriĝas al la monto Dreiherrenspitze kaj la montoĉenoj Hohen Tauern kaj Niedere Tauern, de tie al la Ferercaj Alpoj (germane Eisenerzer Alpen), la monto Hochschwab ĝis la arbara mezmontaro Wienerwald sudokcidente de Vieno.