Ĉilderiko la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉilderiko la 1-a
estro de Frankoj
Persona informo
Childéric Ier
Naskiĝo ĉ. 437
en nekonata loko
Morto 481
en Tournai
Tombo Tournai vd
Familio
Dinastio Merovidoj vd
Patro Merovech vd
Edz(in)o Basina de Turingio vd
Infanoj Klodvigo la 1-a • Audofleda • Lanthilde • Aboflede vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉilderiko la 1-a (france Childéric; latine Childericus; en rekonstruita Malnovfranka lingvo: *Hildirīk;[1] ĉ. 437 – 481 AD) estis estro de Frankoj en la norda parto de la romimperia Gaŭlio kaj membro de la Merovida dinastio, priskribita kiel Reĝo (en Latino Rex), kaj en sia Romi-stila reĝosigelo, kiu estis entombigita kun li, kaj en fragmentaj postaj registroj de lia vivo. Li estis la patro de Klodvigo la 1-a, kiu akiris suverenecon super ĉiuj aŭ plej el la Frankaj regnoj, kaj granda parto de la Romia Gaŭlio.

La patro de Ĉilderiko estis registrita de kelkaj fontoj, kiel ekzemple Gregorio de Tours, kiel Meroveo, kies nomo estis la bazo de la Merovida dinastio.[2]

En registroj pri la specifaj agadoj de Ĉilderiko mem, li estis asociita ĉefe kun la romia militagado ĉe la rivero Luaro, kie li aperas ie registroj pri la gaŭl-romia generalo Egidio. Laŭ Gregorio de Tours, Ĉilderiko estis ekzilita inter aliaj aferoj pro seksallogo de filinoj de siaj subuloj kaj devis pasigi ok jarojn en "Turingio".[3]

Eble li luktis kontraŭ Atilo la Huno kaj kontraŭ la visigotoj de Teodoriko la 2-a.

En lia tombo en Tournai, nune en Belgio, oni trovis trezoron.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alain de Benoist, Dictionnaire des prénoms, d'hier et aujourd'hui, d'ici et d'ailleurs, p. 294, eld. Jean Picollec, 2009.
  2. Gregorio de Tours, Historio de la Frankoj, II. 9. Postaj mezepokaj fontoj ne ĉiam konsentas, kaj oni sugestis por ekzemplo, ke Ĉilderiko descendis el Meroveo el sia patrina flanko. Vidu Étienne Renard (2014). "Le sang de Mérovée. 'Préhistoire' de la dynastie et du royaume mérovingiens". Revue belge de Philologie et d'Histoire 92–94 pp. 999–1039.
  3. "Turingio" estas termino kiun Gregorio uzis por aludi al la regiono de la romia flanko de Rejno kie estis la deveno de Klodjo. Povis temi pri la regiono de Tungro. Aliflanke multaj modernaj aŭtoroj fidis je la trovo de kulero en Weimar kun la nomo Basina, pro kio oni deduktis, ke tiu nomo estis uzata por la regiono nune nomata Turingio.
  4. "Location of Childeric's grave: A plaque at the site reads (in French): "Childeric King of the Franks Died in his palace in Tournai the year 481. His tomb was found in this place in the year 1653"". Archaeology in Europe. Arkivita el la originalo en 2015-07-01. Alirita la 18an de decembro 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Collins, Roger (1999). Early Medieval Europe: 300–1000 (Dua eld.). New York: St. Martin's Press. ISBN 0-312-21886-9.
  • Halsall, Guy (2007). Barbarian Migrations and the Roman West 376-568. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-43543-7.
  • Heather, Peter (2006). The Fall of the Roman Empire: A New History of Rome and the Barbarians. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-532541-6.
  • James, Edward (1988). The Franks. Basil Blackwell. ISBN 0-631-17936-4.
  • Murray, Alexander Callandar (2000). From Romans to Merovingian Gaul. Higher Education University of Toronto Press.
  • Nonn, Ulrich (2010). Die Franken. Kohlhammer. ISBN 978-3-17-017814-4.
  • Wallace-Hadrill, J. M. (1982). The Long-Haired Kings. Toronto: University of Toronto Press. ISBN 0-8020-6500-7.
  • Wickham, Chris (2009). The Inheritance of Rome: Illuminating the Dark Ages 400–1000. New York: Penguin Books. ISBN 978-0-14-311742-1.
  • Wood, Ian (1994). The Merovingian Kingdoms 450-751. Routledge. ISBN 978-0-582-49372-8.