Ĝesor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝesor
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 201 796  (2011) [+]
Loĝdenso 7 846 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 10′ N, 89° 13′ O (mapo)23.1666666789.21666667Koordinatoj: 23° 10′ N, 89° 13′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 25,72 km² (2 572 ha) [+]
Horzono norma horzono de Bangladeŝo [+]
Ĝesor (Bangladeŝo)
Ĝesor (Bangladeŝo)
DEC
Ĝesor
Ĝesor
Situo de Ĝesor

Map

vdr

Ĝesor (bengale যশোর) estas universitata urbego en Bangladeŝo en Ĥulno (regiono). La urbego estas ĉefurbo de la samnoma distrikto.

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 201 796 loĝantoj sur areo de 25,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 846 loĝantoj/km².

Mapo pri Bangladeŝo, kie Ĝesor estas videbla sudokcidenta kiel Jessore
Akademio de Ĝesor

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝesor situas en okcidenta parto de la lando sur ebenaĵo laŭ rivero. Dako troviĝas 142 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La politeknika instituto en Ĝesor
Flughaveno de Ĝesor

Ĝesor (tiam nomata Mauli Kasba) estis fondita supozeble en 1450 samtempe kun disetendiĝo de la islamo. Reĝlando de Ĝesor fondiĝis en 1555. Memstara distrikto Ĝesor formiĝis (kiel la unua distrikto de Bangladeŝo) en 1781. La komunumo fumkcias ekde 1864.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝesor havas grandan rolon en komercado inter Barato kaj Bangladeŝo. En la urboapudaĵo oni produktas rizojn, sukerojn kaj daktilojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝesor havas lokan flughavenon. La urbego estas nodo de vojoj, inter ili la plej grava kuras al Barato.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĝesor situas en la tropika klimato kun indluo de musonoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-31 °C. Jare pluvas po 1591 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter aprilo-oktobro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kampuso en Ĝesor
  • islamaj sanktaj lokoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]