Universitato Lucian Blaga Sibiu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Lucian Blaga Sibiu
Universitatea "Lucian Blaga" din Sibiu
La ĉefa konstruaĵo de ULBS
La ĉefa konstruaĵo de ULBS
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Mens Agitat Molem
Menso movigas materialo
Informoj
fondodato 1990 (1990)
Situo
Geografia situo 45° 47′ 26″ N, 24° 8′ 45″ O (mapo)45.790524.14572222Koordinatoj: 45° 47′ 26″ N, 24° 8′ 45″ O (mapo)
lando Rumanio
urbo Sibiu, Rumanio
Estraro
gvidanto Ioan Bondrea[1]
Nombroj
nombro de studentoj ĉ. 20.000
nombro de profesoroj 881
retejo [[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio Universitata de Franclingvio
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filioj
• "Simion Barnuțiu" Faculty of Law in Sibiu
• Faculty of Theology Andrei Saguna, Sibiu, Romania
• Faculty of Letters and Arts of the "Lucian Blaga" University of Sibiu vd
Universitato Lucian Blaga Sibiu (Rumanio)
Universitato Lucian Blaga Sibiu (Rumanio)
DEC
Universitato Lucian Blaga Sibiu
Universitato Lucian Blaga Sibiu
Map
Universitato Lucian Blaga Sibiu
vdr

Universitato Lucian Blaga Sibiu (ULBS) estas ŝtata universitato en Sibio, Rumanujo. Ĝi havas dek fakultatojn, proksimume 16.000 studentojn en taga studado kaj pliajn 5.000 en distanca (koresponda) studado.

La universitato estas nomita laŭ la rumana poeto kaj filozofo Lucian Blaga.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Universitato Lucian Blaga komenciĝas en 1940, kiam la rumanlingva Universitato de Kluĵo rifuĝis tien ĉi, ĉar la Dua Viena Arbitracio donis la urbon Cluj al Hungario. En tiu tempo, inter 1940 kaj 1948, ankaŭ Lucian Blaga instruis en Sibio.

En 1969 la Universitato de Cluj fondis en Sibio fakultaton pri historio; ĝi estis en 1971 ampleksigita en fakultaton pri lingvoj kaj historio. En la lingva departemento oni tiam instruis la anglan, germanan kaj rumanan. Same en 1971 estis fondita la fakultato pri publika administrado.

En 1972 la universitato de Braşov fondis filion en Sibio, nome fakultaton pri lignoprilaborado.

Je la 5-a de marto 1990 la rumana ministerio pri nacia klerigo dekretis la fondon de universitato en Sibio kun jenaj fakultatoj:

  • literaturo,
  • historio kaj jurscienco
  • medicino
  • nutraĵ- kaj teksaĵ-prilaborado
  • ekonomiko kaj inĝenieriko.

En 1991 aldoniĝis fakultato pri teologio.

Je la 12-an de majo 1995 la universitato dediĉis sian nomon al Lucian Blaga. Kontaktojn kun AIS peris dum multaj jaroj profesoro Helmar Frank el Germanlando. Inter ĝiaj honoraj doktoroj nombriĝas ekz. Oskar Pastior, Stefan Sienerth kaj Anton Schwob. Kontaktojn kun la akademia Centra Eŭropo peris ankaŭ dum multaj jaroj la germanisto kaj esperantisto Heinrich J. Dingeldein; internacie reklamis la universitaton dum prelegadoj ankaŭ Udo-Peter Wagner. Konataj profesoroj deĵorinte surloke estis Horst Schuller Anger kaj Johanna Bottesch.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]