Oskar Pastior

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oskar Pastior
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1927 (1927-10-20)
en Sibiu
Morto 4-an de oktobro 2006 (2006-10-04) (78-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo III. Städtischer Friedhof Stubenrauchstraße vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Bukareŝto vd
Subskribo Oskar Pastior
Memorigilo Oskar Pastior
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oskar PASTIOR (naskiĝinta la 20-an de oktobro 1927 en Sibiu, mortinta la 4-an de oktobro 2006 en Frankfurto ĉe Majno estis rumanuja lirikisto kaj tradukisto. Li apartenis al la malplimulto de la transilvaniaj saksoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de instruisto pri desegnado li frekventis inter 1938 kaj 1944 la gimnazion en sia naskiĝurbo. En januaro 1945 la 17-jaraĝulo deportitis kiel aliaj germanlingvanoj al Sovetio je punlaboro. Reveno patrujen eblis ne antaŭ la jaro 1949-a. Tie li ekperlaboris la vivon per laŭokazaj helplaboroj. Dum la sekva militservo trijara li per jedistancaj kursoj refaris la necesajn ekzamenojn por sukcesa maturiĝdiplomo.

Poste li laboris kiel betonteknikisto en konstrufirmao. Inter 1955 kaj 1960 li studis germanistikon ĉe la Universitato de Bukareŝto kaj ekde 1960 li estis redaktisto ĉe la germanlingva enlanda sekcio de la rumania ŝtata radio.

En 1968, kiam li estis ettempa studento en Vieno, li decidis ne plu reiri en la popolrespublikon kaj venis al Munkeno. Translokiĝo definitiva sekvis, nome al Okcidenta Berlino kie li liberprofesiulis ekde 1969. Li ankaŭ tradukis multajn aferojn en la germanan, ekzemple de la ruso Velimir Ĥlebnikov aŭ de la rumano Tristan Tzara.[1] Pastior mortis dum la Frankfurta librofoiro 2006.

Maljam post lia morto laŭtiĝis riproĉoj, ke Pastior inter 1961 kaj 1968 estis - sub la kaŝnomo „Otto Stein“ - neoficiala informanto por la rumania sekretservo Securitate, de kiu li mem estis observita dum kvar jaroj. La verkisto kaj ĵurnalisto Hans Bergel jam 1990 indikis iun tian implikiĝon de Pastior [2]. La publikigoj post la morto de Pastior surprizis la publikon kaj evokis ondon de ŝoko kaj embaraso inter multaj verkistoj, kiuj alte taksis la verkon de Pastior.


Artista kreiveco[redakti | redakti fonton]

Tombo de li en Berlino-Friedenau

Oskar Pastior estis ene de la germanlingva literaturo de la 20-a jarcento elstara reprezentanto de poezio, kies ĉefaj intencoj estis lingvoludo kaj vortĵonglado kun limoj ofte fluaj je malsenc-havo. Lia verkaro tre influitis per la sona poezio de Dadaismo sed ankaŭ per la treega majstreco de la aŭtoroj de la gruppo OULIPO. Liaj unuaj lirikaĵoj (unua lirika volumo Offne Worte, 1964) en la Rumanio de la 1960-aj jaroj furoris kaj gajnigis lin du gravajn rumanajn literaturpremiojn. Ekde 1977 Pastior membris al Colloquium Neue Poesie de Bielefeld, ekde 1984 al Akademie der Künste, ekde 1989 al Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio en Darmstadt kaj ekde 1993 al OULIPO. Nek forgesindas lia aniĝo je la Artista gildo de Esslingen kaj je la porverkista ligo Die Kogge. En kadro de gastdocentado pri poetiko ĉe la Universitato de Frankfurto li en 1993/94 li prelegis ade (Das Unding an sich). La sorto de la deportito en la romano Atemschaukel de Herta Müller[3] similas al la propraj spertoj de Pastior en sovetia internigejo. Kune kun Pastior ŝi faris tiun gravan memorigan laboron por kio ili renkontiĝis po unu fojon por semajno dum la dauro de la romanverkado. En 2004 la du germanistoj entreprenis komunan vojaĝon al la internigejaj lokoj en Ukrainion (Krivij Rih kaj Horlivka). La unuan fojon en oktobro 2007 okazis en Sibiu la ĉiujara internacia Pastior-poezifestivalo iniciite de Ernst Wichner (Literaturhaus Berlin) kaj Corina Bernic (Kulturinstituto de Bukareŝto).[4] Sume ĝi okazis nur tri fojoj (t.e. ankoraŭ en 2008 kaj 2009). Ĝin partoprenis i.e. Inger Ĉristensen, Urs Allemann, Herta Müller, Oswald Egger kaj Jean Daive. Ŝajne la elano komenca lamis kaj la spektaklo pro malintereso kreskanta devis ĉesi.

Lian postlasitaĵaron gardas ekde 2007 la Germana literaturarkivo en Marbach am Neckar. Partoj videblas en la daŭra ekspozicio de la samurba Literaturmuzeo de la Moderno.

Fondaĵo, premio, spektakloj[redakti | redakti fonton]

La premio Oskar-Pastior-Preis, kiun aljuĝas ĉiun duan jaron (ekde 2010) la Oskar-Pastior-fondaĵo, subtenas la literaturon eksperimentan, kunportas monsumon de 40.000 eŭroj. En 2010 gajnis ĝin la sudtirolano Oswald Egger.[5] Du jarojn poste oni rezignis pri aljuĝo pro riproĉoj tiam ĵus faritaj pri kunlaboro kun la rumania kaŝpolico Securitate.[6] La premiito en 2014 estis Marcel Beyer[7], tiu de 2016 Anselm Glück.[8]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1965: Literaturpremio de la gazeto Neue Literatur en Bukareŝto
  • 1967: Lirikpremio de la Rumania verkista ligo
  • 1969: Förderpreis zum Andreas-Gryphius-Preis
  • 1978: Förderpreis des Kulturkreises im Bundesverband der Deutschen Industrie
  • 1980: Literaturpreis der Universitätsstadt Marburg und des Landkreises Marburg-Biedenkopf
  • 1981: Villa-Massimo-Stipendium
  • 1983: Preis des SWF-Literaturmagazins
  • 1988: Literaturpreis des Kulturkreises der deutschen Wirtschaft|Ehrengabe des Kulturkreises der Deutschen Wirtschaft im BDI
  • 1988: Radidramo de la monato (marto: Mordnilapsuspalindrom)
  • 1990: Hugo-Ball-Preis
  • 1992: Brüder-Grimm-Professur
  • 1993: Ernst-Meister-Preis für Lyrik
  • 1997: Horst-Bienek-Preis für Lyrik
  • 1998: Siebenbürgisch-Sächsischer Kulturpreis
  • 1999: Preis der Stadt Münster für Europäische Poesie kune kun Gellu Naum
  • 2000: Walter-Hasenclever-Literaturpreis
  • 2001: Peter-Huchel-Preis für deutschsprachige Lyrik
  • 2001: Doktoreco honora en Sibiu
  • 2002: Erich-Fried-Preis
  • 2006: Georg-Büchner-Preis, postmorte; la dankparoladon de Pastior laŭtlegis la eldonisto Michael Krüger

Verkoj publikigitaj[redakti | redakti fonton]

  • Fludribusch im Pflanzenheim, Bukareŝto 1960.
  • Offne Worte, Literaturverlag, Bukareŝto 1964.
  • Ralph in Bukarest, Bukareŝto 1964.
  • Gedichte, Jugendverlag, Bukareŝto1965.
  • Vom Sichersten ins Tausendste, Frankfurt am Main 1969.
  • Gedichtgedichte, Luchterhand, Darmstadt 1973.
  • Höricht, Verlag Klaus Ramm, Lichtenberg 1975.
  • An die neue Aubergine, Rainer Verlag, Berlin 1976.
  • Fleischeslust, Verlag Klaus Ramm, Lichtenberg 1976.
  • Der krimgotische Fächer, Renner Verlag, Erlangen 1978.
  • Ein Tangopoem und andere Texte, lcb-Editionen, Berlin 1978.
  • Wechselbalg, Gedichte 1977–1980, Verlag Klaus Ramm, Spenge 1980.
  • 33 Gedichte, Hanser, München 1983 (prilaboroj de aferoj de Francesco Petrarca)
  • Sonetburger, Rainer Verlag, Berlin 1983.
  • Anagrammgedichte, Renner Verlag, München 1985.
  • Ingwer und Jedoch, Göttingen 1985.
  • Lesungen mit Tinnitus, Hanser, München 1986.
  • Römischer Zeichenblock, Berlin 1986.
  • Teure Eier, Paris 1986.
  • Jalousien aufgemacht. Legolibro eldonita de Klaus Ramm, München 1987.
  • Modeheft des Oskar Pastior, München 1987.
  • Anagramme, Berlin 1988 (kune kun Galli)
  • Kopfnuß Januskopf, Hanser, München 1990.
  • Neununddreißig Gimpelstifte, Rainer Verlag, Berlin 1990.
  • Eine Scheibe Dingsbums, Ravensburg 1990.
  • Feiggehege, Berlin 1991.
  • Urologe küßt Nabelstrang, Augsburg 1991.
  • Vokalisen & Gimpelstifte, Hanser, München 1992.
  • Eine kleine Kunstmaschine, München 1994.
  • Das Unding an sich, Frankfurt am Main 1994.
  • Gimpelschneise in die Winterreise-Texte von Wilhelm Müller, Weil am Rhein 1997.
  • Das Hören des Genitivs, München 1997.
  • Come in to frower, Tokyo 1998 (kune kun Veronika Schäpers kaj Silke Schimpf)
  • Der Janitscharen zehn, Berlin 1998.
  • Standort mit Lambda, Berlin 1998.
  • Pan-tum tam-bur, Frankfurt am Main 1999 (kune kun Uta Schneider)
  • Saa uum, Frankfurt am Main 1999.
  • O du roher Iasmin, Weil am Rhein 2000.
  • Villanella & Pantum, Hanser, München 2000.
  • Ein Molekül Tinnitus, Berlin 2002 (kune kun Gerhild Ebel)
  • Werkausgabe, Hanser, München
    • Bd. 2. „Jetzt kann man schreiben was man will!“, 2003.
    • Bd. 3. „Minze Minze flaumiran Schpektrum“, 2004.
    • Bd. 1. „… sage, du habest es rauschen gehört“, 2006.
    • Bd. 4. „… was in der Mitte zu wachsen anfängt“, 2008.
  • Gewichtete Gedichte. Chronologie der Materialien, Hombroich 2006.
  • Speckturm. 12 × 5 Intonationen zu Gedichten von Charles Baudelaire, Urs Engeler Editor, Basel 2007

Katalogoj ekspoziciaj[redakti | redakti fonton]

  • Anselm Glück, Oskar Pastior, Essen 1986.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Tudor Arghezi: Im Bienengrund, Bukareŝto 1963
  • Tudor Arghezi: Schreibe, Feder …, Bukareŝto 1964.
  • Tudor Arghezi: Von großen und kleinen Tieren, Bukareŝto 1966.
  • Ștefan Bånulescu: Verspätetes Echo, Berlin 1984 (kun Ernest Wichner)
  • Lucian Blaga: Ausgewählte Gedichte, Bukareŝto 1967
  • Lucian Blaga: Chronik und Lied der Lebenszeiten, Bukareŝto 1968.
  • George Coșbuc: Die Geschichte von den Gänsen, Bukareŝto 1958
  • Welimir Chlebnikow, Mein Chlebnikov. ruse/germane. Mit Audio-CD. Urs Engeler Editor, Weil am Rhein 2003, ISBN 3-905591-70-7.
  • Radu Dumitru: Das letzte Lächeln, Frankfurt am Main 1991
  • Mihai Eminescu: Der Prinz aus der Träne, Bukareŝto 1963
  • Panaït Istrati: Kyra Kyralina. Die Disteln des Bărăgan, Bukareŝto 1963
  • Wiel Kusters: Ein berühmter Trommler, München u. a. 1998 (kune kun Joep Bertrams)
  • Wiel Kusters: Carbone notata, Berlin 1988.
  • Gellu Naum: Oskar Pastior entdeckt Gellu Naum, Hamburg u. a. 2001
  • Gellu Naum: Rede auf dem Bahndamm an die Steine, Zürich 1998.
  • Tudor Opriș: Wunderwelt, Bukareŝto 1963
  • Marin Sorescu: Abendrot Nr. 15, München u. a. 1985
  • Marin Sorescu: Aberglaube, Berlin 1974.
  • Marin Sorescu: Der Fakir als Anfänger, München u. a. 1992.
  • Marin Sorescu: Noah, ich will dir was sagen, Frankfurt am Main 1975.
  • Gertrude Stein: Ein Buch mit Da hat der Topf ein Loch am Ende, Berlin 1987
  • Gertrude Stein: Reread another, Basel u. a. 2004.
  • Petre Stoica: Und nirgends ein Schiff aus Attika, Berlin 1977
  • Tristan Tzara: Die frühen Gedichte, München 1984
  • Urmuz: Das gesamte Werk, München 1976

Tradukoj de aferoj de Pastior je aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

nederlanden

anglen

francen

rumanen

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Theo Breuer: Die Nacht als Oskar Pastior starb. In: Kiesel & Kastanie. Von neuen Gedichten und Geschichten. Monographie zur zeitgenössischen Lyrik und Prosa nach 2000. Edition YE, Sistig/Eifel 2008, ISBN 978-3-87512-347-0.
  • Jürgen H. Koepp: Die Wörter und das Lesen – zur Hermeneutik Oskar Pastiors. Über die Konstruktion von Sinn und Bedeutung in Poetik und Hermeneutik. Aisthesis-Verlag, Bielefeld 1990, ISBN 3-925670-27-0.
  • Auskünfte von und über Oskar Pastior. Arbeitsbereich d. Neueren deutschen Literaturwissenschaft an d. Univ. Bamberg, Bamberg 1985.
  • Festschrift für Oskar Pastior. Rohr, München 1987, ISBN 3-926602-02-3.
  • Grazziella Predoiu: Sinn-Freiheit und Sinn-Anarchie. Zum Werk Oskar Pastiors. Lang, Frankfurt am Main u. a. 2004, ISBN 3-631-51864-1. (Kritische Auseinandersetzung mit dieser Veröffentlichung im Periodikum Spiegelungen)
  • Burkhard Tewes: Namenaufgeben. Das Wort in zeitgenössischer Lyrik am Beispiel von Texten Oskar Pastiors. (= Literaturwissenschaft in der Blauen Eule; 12). Verlag Die Blaue Eule, Essen 1994, ISBN 3-89206-595-0.
  • Ernest Wichner: Versuchte Rekonstruktionen – Die Securitate und Oskar Pastior. (= Text + Kritik Sonderband XII/12). edition text + kritik, München 2013.
  • William Totok, „Mit tückischer Durchtriebenheit. Durchsetzung der offiziellen Geschichts- und Kulturpolitik im national-kommunistischen Rumänien mit nachrichtendienstlicher Unterstützung“ (II), in: Halbjahresschrift für südosteuropäische Geschichte, Literatur und Politik, 26. Jg., Heft 1–2, 2014, S. 147–167.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Der Spiegel: Gestorben – Oskar Pastior, 41/2006, 9.10.2006, p. 230 (surrete Arkivigite je 2020-07-30 per la retarkivo Wayback Machine)
  2. Hans Bergel: Existenzgeißel Securitate, „Thilo“ Hoprich und Oskar Pastior. In: Südostdeutsche Vierteljahresblätter. München, 39. Jg., Nr. 1, 1990, S. 13–14. (schlesak.blogspot.com)
  3. Herta Müller: Atemschaukel. Roman. Hanser Verlag, München 2009, ISBN 978-3-446-23391-1.
  4. us-berlin.de/ Poesiefestival[rompita ligilo]
  5. Südtirol Online: Oswald Egger bekommt erstmals vergebenen Pastior-Preis, 26.2.2010 ([1][rompita ligilo])
  6. Intervjuo kun Stefan Sienerth pri la malkonataj flankoj de Pastior
  7. "Marcel Beyer erhält den Oskar Pastior Preis 2014". Arkivita el la originalo je 2020-07-09. Alirita 2020-07-09.
  8. Prie ĉe buchmarkt.de[rompita ligilo]