Filtro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri Instrumento por kribri likvaĵojn vidu: Filtrilo.

Naŭzo (Brouwer ~1640)

Filtro (greke: Philtron, latine: philtrum) estas trinkaĵo, per kiu oni supozis naski en la trinkonto amon al la persono, kiu preparis ĝin.

Ĝenerale, filtroj estas preparitaj kun abomenaĵoj kaj estas eĉ maleble fari ke iu trinku ĝin.

En Brazilo, ĝenerale oni uzas okulojn de bestoj por prepari filtrojn, ĉefe de dolĉakva ruĝa-delfeno, en mezepoko oni uzis embriojn de ĉevalo aŭ fekaĵon de azeno, ekzemple. Oni ofte uzas ankaŭ menstruan sangon, harojn, salivon kaj urinon de la viktimo aŭ de la faranto de la filtro.

En Brazilo, kafo estas preskaŭ esenca parto de ĉiuj filtroj.

La ideo de magia trinkaĵo, aparte amtrinkaĵo fascinis multegajn verkistojn, eble plej konate la Ŝekspira Somermeznokta Sonĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

eliksiroalkemioŝtono de la saĝulojafrodiziigaĵo (amtrinkaĵo) • tinkturo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.