27-a IS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
titolpaĝo de la seminaria broŝuro

La 27-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1983 kaj la 3-a de januaro 1984 en la urbo Timmendorfer Strand-Niendorf (ĉe Kiel) borde de la Balta Maro en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio en la nordo de Germanio. La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis 210 lernantoj kaj studentoj el dudeko da eŭropaj landoj. La organizan teamon de GEJ konsistigis Elisabeth Kuhl-Kruse (domo, manĝo, loĝigo, ĝeneralaĵoj), Thomas Pusch (vespera programo, distraĵoj, loĝigo), Winfried Hinrichs (tema programo), Elisabeth Schwarzer (programkunordigo), Gerald Roemer (teknikaĵoj), Ella Klünder (infanzorga servo) kaj Bernhard Schaible (gasteja servo).[1] Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per preskaŭ 20.000 DEM, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis socikritika:
"La libera homo kaj 1984",

kaj diskutigis, kiurilate la pesimismaj utopioj skizitaj en la romano "1984" de George Orwell jam estas realigitaj aŭ kiurilate estas risko ke densa teknologia kontrolo de la civitanaro ankoraŭ venos.

Multaj prelegoj kaj laborgrupoj elstarigis la praktikajn riskojn de kreskanta centra kolektado de elektronikaj datumoj pri homoj fine de la 20-a jarcento, sed en la programo - ekzemple fare de Dario Besseghini en sia laborgrupo - ankaŭ memoriĝis ke jam de jarmiloj estas kontraŭdiro inter la interesoj de individuoj kaj ŝtatoj: Celo de li estis diskutigi kiomgrade la "informadika povo", kiu niasente minacas nin, estas realaĵo tute nova, kaj kiomgrade similaj minacoj ekzistis kaj estis perceptitaj - ekzemple de filozofoj - en la pasinteco.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 el la seminaria broŝuro, titolita "La libera homo kaj 1984"