Ravachol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ravachol
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1859 (1859-10-14)
en Saint-Chamond
Morto 11-an de julio 1892 (1892-07-11) (32-jaraĝa)
en Montbrison
Mortokialo senkapigo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo anarkiisto
vdr
Description de cette image, également commentée ci-après
RAVACHOL-vizaĝo (tondita)
Le Figaro, 1er avril 1892.
Partituro de La Ravachole, L'Almanach du Père Peinard, Parizo, 1894.

François Koeningstein (laŭ la fraŭlina nomo de lia patrino), alinome Ravachol (Ravaŝol') , naskiĝis la 14an de oktobro 1859 à Saint-Chamond (Sankta-Ĉamondo) (Luaro) kaj mortis gilotinata la 11an de julio 1892 en Montbrison (Montbrizono). Li estis franca anarkiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ravaŝol naskiĝis en malriĉega familio. Laborante kiel tinktur-laboristo, li vivigis sian patrinon, sian fratinon, sian fraton, kaj ankaŭ zorgis pri sia nevo. Li ankaŭ ludis akordionon en popolaj baloj por perlabori plian monon.

Rifuzante sian sorton, li iom post iom komencis priŝteli riĉulojn, unue senperforte, poste kun murdoj, kaj plenumis tri atencojn kontraŭ reprezentantoj de la justico.

La unuan de majo 1891, en Fourmies (Furmio), okazis manifestacio por okhora labortago. Dum ĝi, okazis interpuŝiĝoj inter la policistoj kaj la manifestaciantoj. La policistoj alpafis la popolamason, el kio rezultis 9 viktimoj (interalie virinoj kaj infanoj) inter la manifestaciantoj. La saman tagon, en Clichy, dum manifestacio en kiu partoprenis anarkiistoj, okazis gravaj problemoj, kaj tri anarkiistoj estis forkondukitaj al policejo, kie ili estis pridemandataj, batitaj kaj vunditaj. Sekvis proceso dum kiu, iom paradokse, du el la tri anarkiistoj estis kondamnitaj al malliberiĝo.

Tiuj eventoj, sed ankaŭ la amasa subpremado celanta tiujn, kiuj partoprenis en la Pariza Komunumo de 1871, skandalis Ravaŝolon, kaj kondukis lin al terorismaj agoj. Li metis bombojn en la loĝejo de la du ĉefaj respondeculoj pri la juĝo de la "kliŝia afero"

La 30an de marto 1892, li estis denuncita de kelnero, kiun li provis varbi al siaj ideoj, kaj estis arestita. La restoracio, kie laboris tiu kelnero, eksplodis la tagon antaŭ la proceso de Ravaŝol.

Li unue estis kondamnita al dumviva punlaborado pro siaj atencoj, la 26an de aprilo 1892. Poste, dum dua proceso, la 21an de junio, li estis mortkondamnita pro tri atencoj. En du el ili, lia partopreno estas tre dubinda. La tria, murdo de la Ermito de Montbrizono, estis rekta konsekvenco de lia mizero.

La 9an de decembro 1893, Auguste Vaillant (Aŭgusto VAJAN) ĵetis bombon en la nacia asembleo por venĝi lin.

Mito pri Ravaĉol[redakti | redakti fonton]

Ravachol fariĝis iom romantikigita simbolo de senespera ribelo kaj kelkaj francaj kantoj estis komponitaj honore al li, kiel La Ravachole, laŭ la melodio de La Carmagnole.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]