Preĝejo Sankta Mikaelo (Zalamerenye)
Preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
Fasado de la preĝejo en Zalamerenye
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Zalamerenye |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Zala |
diocezo | Kaposvár |
dekanujo | Nagykanizsa |
Statuso | (ĝis 1985 paroĥo) |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Zalamerenye sur monteto apud la tombejo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Kirko funkciis tie jam dum la mezepoko, kiun la turkoj plene detruis en la 16-a jarcento. La nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1757-1760. La orgeno ekfunkciis en 1886.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola. En mezo de la fasado altiĝas la turo. La turopinto imitas sonoriloformon. La navo estas simpla brikoforma. La sanktejo direktiĝas al oriento. En la norda flanko sakristio etendiĝas. Interne la sekpentraĵoj estis pentritaj en 1962. La pentritaj vitraloj pretiĝis en komenco de la 20-a jarcento. La predikejo kaj ambaŭ flankaj altaroj estis faritaj en la 18-a jarcento. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Mikaelon, kiam li venkas la diablon.
Kermeso okazas la 8-an de novembro.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
-
La flanka parto
-
La absido
-
Interno de la preĝejo
-
La predikejo