Saltu al enhavo

Oskar Werner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oskar Werner
Persona informo
Naskonomo Oskar Josef Bschließmayer
Naskiĝo 13-an de novembro 1922 (1922-11-13)
en Vieno
Morto 23-an de oktobro 1984 (1984-10-23) (61-jaraĝa)
en Marburg,  Germanio
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Cemetery of Triesen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Oskar Werner
Familio
Edz(in)o Anne Power (en) Traduki (1954–)
Elisabeth Kallina (en) Traduki (1944–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Eleanora Werner (en) Traduki
 ( Elisabeth Kallina (en) Traduki)
Felix Florian Werner (en) Traduki
 ( Diana Wanger (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo teatra aktoro
scenaristo
filmreĝisoro
filmaktoro
televida aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Memorigtabulo pri Werner sur la tombejo de Triesen, kie li vivis longtempe.

Oskar WERNER (vere: Oskar Josef Bschließmayer; naskiĝinta en la 13-a de novembro 1922 en Vieno, mortinta la 23-an de oktobro 1984 en Marburg an der Lahn) estis aŭstra aktoro teatra kaj kina.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Werner debutis jam en 1938 kiel kurierknabo en la filmo Geld fällt vom Himmel (reĝisorado Heinz Helbig). Tri jarojn poste li regule dungitis ĉe la Burgoteatrejo, kie li rajtis de tempo al tempo ludi eĉ dum la militoservo. Je la fino de 1944 li fuĝis kune kun sia duonjuda edzino kaj la ĵus naskiĝinta filino en la arbarojn ĉirkaŭ Vieno.

Werner ludis ankaŭ regule ĉe germanaj teatrejoj kaj furoris en la 1953-a jaro ĉe Städtische Bühnen en Frankfurt am Main en la rolo de la ŝekspira Hamleto. Krome li iĝis ŝatata filmaktoro germanlingve kaj internacie, kaj ne malofte li ludis la rolojn de naziojgermanaj soldatoj, ekz. en Der letzte Akt (Georg Wilhelm Pabst). En 1968 Werner ludis la rolon de Jedermann en Salcburgo.

Inter la plej konataj roloj nombriĝas: la bohemiisma verkisto Jules en la filmo Jules et Jim de François Truffaut (flanke de Jeanne Moreau kaj Henri Serre); la agento Fiedler en la krimfilmo Der Spion, der aus der Kälte kam (1965, de Martin Ritt); la diktaturviktimo Guy Montag en la utopia filmo Fahrenheit 451 (1966, de Truffaut).

En la 1966-a jaro li ricevis la premion Grand Prix de la Akademio de la franca kineja arto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]