Prokrusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prokrusto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Posedaĵo Procrustean bed
Patro Pozidono
Edzo/Edzino Sylea
Infanoj Siniso
Malamikoj Tezeo
vdr

Prokrusto (helene Προκρούστης, latine Procrustes), propranome Damasto, estas, en helena mitologio, fama rabisto el Atiko, kiu vivis en Kefisa rivervalo.

Prokrusto kaj Tezeo

Tiu ĉi mitologia homo havis unikan manieron trakti gastojn. Embuskis kaj ĝentile invitis li preterpasantojn ripozi en sia albergo. Tiam poste li persvadis aŭ devigis la gaston kuŝi sur lian liton. La gastan korpon, neniam perfekte sternita konforme al la litaj dimensioj, hakis aŭ streĉis Prokrusto, por ke ĝi konformu al la amplekso de la lito. Tio estas facile memorebla historio por helenoj, kies vorto por "streĉisto" estas la nomo de Prokrusto mem. El ĉi tiu historio venas la esprimon Prokrusta lito, kiun oni uzas por priskribi ion aŭ iun, kiu arbitre difinas formon al kiu ĉio devas konformi.

Liajn krudajn manierojn rezolute ĉesigis la juna Tezeo. En sia dek sesa jaraĝo, li iris de ĉe sia avo Piteo, reĝo de Trezeno, al sia duonpatro Egeo, reĝo de Ateno. Ŝajnas ke li mallongigis sian vojaĝon tiel, ke li ne evitis danĝerajn lokojn kaj situaciojn, por ke li tiel akiru spertojn, famon kaj gloron.

Kiam embuskita de Prokrusto, kiu invitis lin en sian kabanon, Tezeo bone taksis la situacion, kaj devigis la kanajlon kuŝi en lian propran liton, kie Tezeo dehakis lian elpendan kapon.

Tio estis la lasta Tezea halto kaj batalo kontraŭ la krimuloj, kiuj teroris la vastan regionon. Dum sia vojaĝo li sinsekve venkis Perifeto-n, Siniso-n, Skeirono-n, Kerkiono-n kaj Prokruston.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Prokrústés en la ĉeĥa Vikipedio.