Hiperkalcemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hiperkalcemio
malsano

Kalcio en la perioda tabelo

Kalcio en la perioda tabelo
KIM-10 E83.5
MeSH [1]
vdr

Hiperkalcemio estas stato de plialtigita enhavo de kalcio (Ca) en la sango kaj povas prezentiĝi sub akuta aŭ kronika formoj (ekzemple en kazo de hiperparatiroidismo). Normalaj valoroj de referenco estas por plenkreskuloj 8,510,5 mg/dl; por infanoj 10–12 mg/dl.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

  1. Difektiĝoj de parathormono
    • primara hiperparatiroidismo
    • ekceso da litio
  2. Tumoroj
    • ostaj metastazoj de solidaj tumoroj (ekz. mamo, pulmo, reno)
    • hematologiaj tumoroj (ekz. mjelomo, leŭkemio, limfomo)
    • tumora humora hiperkalcemio (ekz. pulmo, reno)
  3. Plialtigo de vitamino D
  4. Plialtigo de osta maso
  5. Reno-malsanoj
    • lakto-alkala sindromo
    • terciara hiperparatiroidismo

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Miopatio, pseŭdopodagro, laceco, depresio, letargio, pliigo de ekskrecio, dehidratiĝo, kalcio en urino, vomemo, vomado, konstipo, hipertensio, pliigo de sangoplasma rena aktiveco, malpliigo de osta maso, ostoporozo, pliigo de pulso, malpliigo de QT intervalo, ventrikla hipertrofio.

Terapio[redakti | redakti fonton]

Krom hidratigo de la paciento en la unua instanco oni uzas diurezilojn (furosemido), bisfosfonatojn kaj kortizolojn.

Aliaj kuraciloj estas kalcitonino, plikamicino, nitrato de galio, fosfatoj, eble dializo kaj se la kaŭzo estas kancero la taŭga kemiterapio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ipercalcemia en la itala Vikipedio.