Franz Doppler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Franz Doppler. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Doppler (apartigilo).
Franz Doppler
Franz Doppler
Franz Doppler
Persona informo
Naskonomo Franz Albert Doppler
Naskiĝo la  16-an de oktobro 1821(nun 1821-10-16)
en Lemberg (Habsburga Imperio, Galicio)
Morto la 27-an de julio 1883
en Baden bei Wien (Aŭstra Imperio)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioCislajtio
Familio
Frat(in)o Karl Doppler
Okupo
Okupo komponistodirigento • flutisto
vdr

Franz Doppler [franc], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Doppler Ferenc estis aŭstra-hungara komponisto, dirigento, flutisto, muzikinstruisto. Lia frato estis Karl Doppler.

Franz kaj Karl Doppler

Franz Doppler [1] Arkivigite je 2016-06-30 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 16-an de oktobro 1821 en Galicio en Lemberg (nuntempa Lviv en Ukrainio), li mortis la 27-an de julio 1883 en Baden bei Wien (Aŭstra Imperio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Franz Doppler lernis muzikon hejme en Varsovio. Lia unua koncerto okazis en Vieno en 1834. Li translokiĝis al Pest (urbo) en 1838, kie li estis muzikisto de Germana Teatro (Pest) ĝis 1845, poste de Nacia Teatro (Pest). Li studis la hungaran muzikon, kiu forte efikis lin. En 1858 li iris al Vieno, kie en la operejo li estis flutisto, poste dirigento en la baletejo. Ekde 1865 li instruis en la konservatorio. Li faris ankaŭ turneojn en pluraj landoj.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li skribis sume sep operojn kaj dek kvin baletojn.

  • Benyovszky vagy A kamcsatkai számuzött (hungara opero, 1847)
  • Ilka és a huszártoborzó (komika hungara opero, 1849; baldaŭ ankaŭ en Vieno)
  • Erzsébet (hungara opero kune kun Ferenc Erkel, 1857)
  • Judith (germana opero, 1870)
  • pluraj muzikaĵoj kun Ferenc Liszt
  • diversaj muzikaĵoj por fluto

Fontoj[redakti | redakti fonton]