Ábrahám Sámuel Szófér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ábrahám Sámuel Szófér
Ábrahám Sámuel Szófér
Ábrahám Sámuel Szófér
Persona informo
Naskiĝo la  11-an de februaro 1815(nun 1815-02-11)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Pozono
Morto la 30-an de decembro 1871
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Pozono
Tombo Bratislavo
Loĝloko Bratislavo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Moses Schreiber
Frat(in)oj Yozef Yozpa Sofer • Simon Schreiber
Infano Shimon Sofer
Parencoj Akiva Eger
Okupo
Okupo rabeno
vdr

Ábrahám Sámuel Szófér [ŝAmuel sOfEr], konata ankaŭ Kszáv Szófér [ksAv], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szófér Ábrahám Sámuel estis unu el la gvidaj hungariaj rabenoj de la hungara judismo en la dua duono de la 19-a jarcento. Lia patro estis Moses Schreiber, lia frato estis Simon Schreiber.

Ábrahám Sámuel Szófér[1] naskiĝis la  11-an de februaro 1815(nun 1815-02-11) en Pozono (konata ankaŭ Pressburg, (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 30-an de decembro 1871 en Pozono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ábrahám Sámuel Szófér unue studis de alia rabeno, poste de sia patro kaj li iĝis unu el la elstaraj studentoj en la jeŝivo. Li kontribuis sian unuan verkon en la aĝo de 14 kaj korespondis kun gravaj judoj en la aĝo de 17. Li estis rabeno jam kun tutlanda konateco, poste li transprenis la jeŝivon en sia naskiĝurbo. Tiu lernejo kulminis ĝuste dum sia gvidado. En la aĝo de dek ok en 1833 li geedziĝis, lia edzino naskis dek geinfanojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kszáv Szófér (kvarvoluma respondkolekto publikigita inter 1873 kaj 1894)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]