Ácsteszér
Bazaj informoj
Ácsteszér, (AĉtesEr) germane Tesier estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Kisbér. Ács signifas ĉarpentisto, komence loĝis tie ĉarpentistoj.
- Areo: 18 km²
- Loĝantaro: 700
- Poŝtkodo: 2887
- Telefonprefikso: 34
La vilaĝo situas en monto Bakony, laŭ traira flankovojo. Troviĝas Kisbér 18 km-ojn for.
Historio
La unua skribita memoraĵo devenas el 1392 en formo Alch Thezer. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Fine de la malpacaj tempoj familio Esterházy venigis germanojn. En 1799 naskiĝis kaj poste vivis 20 jarojn Mikaelo Táncsics (tAnĉiĉ).
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo de la 18-a jarcento
- naskiĝdomo de Mikaelo Táncsics, nun memorloko