Ág
El Vikipedio
Ág, germane Neuda estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Sásd. La loknomo signifas hungare: branĉo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 12 6 km²
- Loĝantaro: 170
- Poŝtkodo: 7381
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°17′44″N 18°12'10″E
Situo [redakti]
Ág situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo.
Historio [redakti]
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1487 laŭ tiama hungara ortografio "Naghagh". En 1780 germanoj pligrandigis la loĝantaron. Fine de 1944 la alveninta Ruĝa Armeo deportis germanojn por sklave labori. Post la 2-a mondmilito granda parto de germanoj deportiĝis al Germanio. En 2001 vivis en Ág krom la hungaroj 12 ciganoj kaj unusola germano. En Ág aŭtonomio de ciganoj funkcias.
Vidindaĵoj [redakti]
Interesaĵo [redakti]
La plej mallongaj hungaraj loknomoj estas Ág, Bő, Őr kaj Sé.