Ágnes Szendrei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágnes Szendrei
Persona informo
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Ágnes Szendrei [Agneŝ sendrei], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szendrei Ágnes estas hungara-usona matematikisto, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2022). Ŝi estis ĝemelo kun Mária B. Szendrei.

Ágnes Szendrei[1] naskiĝis la  14-an de julio 1953(nun 1953-07-14) en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágnes Szendrei maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1976. Post la diplomo ŝi instruis en la universitato ĝis 2003, poste en Universitato de Koloradio ĉe Boulder. Konkrete ŝi estis praktikanto kun stipendio (1976-1978), asistanto, lektoro (1978-1984), docento (1984-1993), poste profesoro. Intertempe ŝi doktoriĝis en 1979 en la universitato, ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1982, ŝi doktoriĝis (DSc) en 1993 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, ŝia habilitiĝo okazis en 1993. Ŝi edziniĝis al Keith Alan Kearnes, poste ili vivis en Usono. Ŝi ricevis hungarajn premiojn inter 1975-2000.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Clones in Universal Algebra (libro, 1986)
  • The operation ISKP on classes of algebras (1976)
  • Algebras with p-uniform principal congruences (kunaŭtoro, 1981)
  • Diszkrét matematika: logika, algebra, kombinatorika (libro, 1994)
  • Clones of finite groups (2005)
  • Growth rates of algebras, I: pointed cube terms (kunaŭtoro, 2016)
  • Neutrabelian algebras (kunaŭtoro, 2021)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]