Álmosd
Álmosd (Almoŝd) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Derecske-Létavértes. Álmos signifas dormema, sed estas ankaŭ historia baptonomo kaj Álmos estis hungara tribestro.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 34 km²
- Loĝantaro: 1670
- Poŝtkodo: 4285
- Telefonprefikso: 52
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, ĉe la hungara-rumana landlimo sen limpasejo. Létavértes estas proksime.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis pri la komunumo el 1261. En 1604 Stefano Bocskay kun la hajdukoj venkis armeon de aŭstra Basta. En la vilaĝo vivis Ferenc Kölcsey inter 1812-1815. En 1919 la rumanoj okupis ankaŭ tiu ĉi vilaĝon.
Apud la vilaĝo akvorezervujo (lago) troviĝas. Vidindaĵoj estas kalvinana kaj grekokatolika preĝejoj kaj baroka pastrejo el la 18-a jarcento.
Vilaĝservoj estas poŝto, infanĝardeno, lernejo, biblioteko.