Éric Bernard Coffinet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éric Bernard Coffinet
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1957 (1957-02-27) (67-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistoverkistokuracisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Éric Bernard COFFINET (naskiĝis la 27-an de februaro 1957 en Parizo, do nun 67-jara) estas franca esperantisto kaj medicinisto, praktikanta kiel ĝenerala kuracisto en Nico[1][2][3]. Li mem informas pri si, loĝi en la eta komunumo Levens proksime de Nico[1][4] kaj esti engaĝita bahaano.[1][4][5] En la Esperanto-movado li interalie rimarkiĝas kiel aŭtoro de la "ukronia novelo" La nekredebla aventuro de la misio Moresten' - aŭ kiel oni evitis mondmiliton en 1914, mem tradukita el franca originalo kaj publikigita en 2020 de Flandra Esperanto-Ligo, kiu en la originala versio senpage rete legeblas, se oni penas legi ĝin france. La novelon interalie recenzis Carlo Minnaja en monato (2020)[6] kaj Kalle Kniivilä en Beletra Almanako 38 (junio 2020).[7] Krom tio, li ankaŭ kontribuas en Vikipedio, per sia vera nomo Eric.Coffinet.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]