Éva Jakab Tóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La informkesto donas falsan informon pri la naskiĝdato!


Éva Jakab Tóth
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1967 (1967-01-01) (57-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj francahungaraangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio LaŭzanoUniversitato de LaŭzanoUniversitato de Debrecen vd
Profesio
Okupo kemiistosciencisto • scienca esploristo vd
Laborkampo kemio • kunordiga kemio • medicina bildigo • bioinorganic chemistry • magneta resonanca bildigo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Éva Jakab Tóth [tOt], aŭ laŭ hungarlingva sinsekvo Jakab Tóth Éva, estas direktoro de scienca esplorado en la CNRS. Ŝiaj laboroj temas pri la radioterapio kaj la konceptoj de metal-kompleksoj aplikitaj al la medecina fotografio.

Ekde 2019, ŝi estas membro de Hungara Scienca Akademio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Jakab Tóth naskiĝis en 1967 en Debrecen[1]. En 1990, ŝi akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth kaj doktoriĝis en 1994. Inter 1995 kaj 2000, ŝi daurigis sian doktoran tezaron kaj samtempe laboris kiel scienca esploristo en Universitato de Laŭzano. Inter 2001 kaj 2005, ŝi instruis kursojn en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano kaj doktoriĝis en 2004 ĉe la Hungara Scienca Akademio. En 2005 ŝi eklaboris en la scienca instituto de CNRS, situita en la franca urbo Orléans. Ekde 2012, ŝi direktis la Centron de Biofizika Molekulo kaj ricevis la arĝentan medalon de CNRS en 2018.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Stability constants of the lanthanide(III)-1,4,7,10-tetraazacyclododecane-N,N′,N″,N‴-tetraacetate complexes (1994)
  • Trinuclear Lanthanoid Complexes of 1,3,5-Triamino-1,3,5-trideoxy-cis-inositol with a Unique, Sandwich-Type Cage Structure(1) (1998)
  • Design and function of metal complexes as contrast agents in MRI (2009)
  • High‐Field Detection of biomarkers with Fast Field‐Cycling MRI: The Example of Zinc Sensing (2019)

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-11-04. Alirita 2019-11-04.