Éva Lőte
Éva Lőte | |
---|---|
Éva Lőte | |
Persona informo | |
Naskonomo | Lőte Éva |
Naskiĝo | la 30-an de decembro 1906 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 25-an de oktobro 1966 en Karakaso (Venezuelo) |
Familio | |
Patro | József Lőte |
Parencoj | Attila Lőte |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Éva Lőte, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőte Éva estis hungara skulptisto. Ŝia nobela antaŭnomo estis illyefalvi, ŝia geedziĝa nomo estis Brinzeiné Lőte Éva.
Éva Lőte [1] naskiĝis la 30-an de decembro 1906 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Cluj en Rumanio), ŝi mortis la 25-an de oktobro 1966 en Karakaso (Venezuelo).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Éva Lőte studis en Reĝa Industriarta Lernejo. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Antal Orbán kaj Elek Lux. Antaŭ kaj dum la 2-a mondmilito ŝi kreis sakralajn kaj naciecajn skulptaĵojn. Ŝi migris al Venezuelo en 1948 ĝuste antaŭ periodo de la socialismo. Ekde la 1950-aj jaroj ŝi partoprenis en ekspozicioj en Karakaso, samtempe en Hungario ŝia nomo estis forviŝita el ĉiuj leksikonoj. Ŝi ricevis 3 nehungarajn premiojn inter 1937-1953. Ŝi havis edzon.
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1931, 1937)
- Karakaso (1953, 1958, 1962, 1965)
Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]
-
Soldato en Szeged
-
reliefo en Székesfehérvár
-
reliefo en Budapeŝto
-
tombeja monumento en Budapeŝto