Ĉaskastelo Waidmannsheil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉaskastelo Waidmannsheil

hunting lodge
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 27′ 12″ N, 11° 42′ 0″ O (mapo)50.45336511.699993Koordinatoj: 50° 27′ 12″ N, 11° 42′ 0″ O (mapo)
Ĉaskastelo Waidmannsheil (Germanio)
Ĉaskastelo Waidmannsheil (Germanio)
DEC
Ĉaskastelo Waidmannsheil
Ĉaskastelo Waidmannsheil
Situo de Ĉaskastelo Waidmannsheil
Map
vdr
Saaldorf vidata disde Heinrichstein; la kastelo estas ie meze dekstre

Ĉaskastelo Waidmannsheil (germane: Jagdschloß Waidmannsheil) estas eta kastelo en Bad Lobenstein-Saaldorf, Germanujo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en parko je la suda rando de Saaldorf. Temas pri unuetaĝa konstruaĵo kun horizontata prokekciaĵo de ĉ. 20 x 15 metroj. Estas sur ĝi groptegmento kaj tursimila mezo al kies enirejo kondukas libera ŝtuparo. Surture estas krenela krono kaj angulturetoj; pordo kaj fenestroj havas akrajn arkojn.

La tuto stile estas novgotika. Apartenas al la komplekso ankaŭ aliaj iam ekonomiaj domoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Waidmannsheil starigitis inter 1834 kaj 1837 fare de la gotaa kortega ĉefkonstruisto Gustav Eberhard por Henriko la 57-a (Reuß-Ebersdorf) kiel ĉaskastelo. La kostoj por tio estis sume de 80.000 taleroj, laŭdire.[1] La ĉasadareo etendiĝis ĝis la apudanta arbaro de Langgrün (Gefell); arbare estas ĉirkaŭbarita bestokolektejo.

Krome estis la kastelfunkcio rezideja krom la ĉefa rezidejo je Kastelo Ebersdorf.[2] Surloke ankaŭ gastis la dancistino Lola Montez en la 1843-a jaro ĝis ŝia forpeliĝo. En 1848, kiam unuiĝis la reuß-aj regadujoj, ĝi venis kun Ebersdorf sub la ŝirmon de Duklando Reuß (pli juna linio). En aprilo 1945 la fare de la eksa kontradmiralo Hermann Lorey gvidada arsenalo de Berlino lokigitis siajn kolektojn pri flagoj al Turingio. La lasta nobela posedanto, Henriko la 59-a (Reuß pli juna linio), senproprietuligitis fare de la sovetiaj okupantoj; de tiam lia sorto estas neklara.[3] Ekde 1965 la kastelo funkciis kiel feria kaj plukleriga hejmo de VEB Wasserversorgung und Abwasserbehandlung Gera. Dume okazis en 1968 restaŭradlaboroj.

Post Turniĝo la Reuß-oj aĉetis la bienaron. En 2014 ekuzis ĝin konsultakceptantan firmaon.[4]

Razio en 2022[redakti | redakti fonton]

En decembro 2022 la ĉastelo estis - paralele al similaj agadoj en 11 germaniaj federaciaj landoj, krome en Italujo kaj Aŭstrujo - loko de polica razio kontraŭ terorisma retejo de Patriotische Union ene de la regnana movado kaj ĉirkaŭ Heinrich XIII. Prinz Reuß. Imputitis al ili preparo de puĉo en Germanujo; en Bad Lobenstein la tuta kastelo estis pri priserĉita.[5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Der Beherrscher eines Kleinstaates.", Ĉe: Die Gartenlaube, 51/1866, p. 806-808
  2. burgen-und-schloesser.net
  3. [1][rompita ligilo]
  4. [2]
  5. Christian Unger kaj Peter Hagen: |titel=Reichsbürger-Razzia: "Warum Prinz Heinrich XIII. im Visier der Anti-Terror-Ermittler ist". Ĉe: Berliner Morgenpost, 7.12.2022