Ĉefo Seattle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefo Seattle
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1786 (1786-01-01)
en Vaŝingtona Teritorio
Morto 7-an de junio 1866 (1866-06-07) (80-jaraĝa)
en Port Madison Indian Reservation
Religio katolika eklezio vd
Etno Suquamish tribe • Duwamish vd
Lingvoj anglalaŝucida vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Infanoj Princess Angeline vd
Profesio
Okupo gentestro vd
Verkado
Verkoj La parolado de ĉefo Seattle vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉefo Seattle [Sjetl, Sje'l] aŭ Seathl (en la moderna ortografio de la propra lingvo siʔał) estis ĉefo de la indianaj triboj Suquamish kaj Duwamish.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis proksimume en 1786 sur insulo Blake Island en Vaŝingtonio kaj mortis la 7-an de junio 1866 en la rezervejo de la Suquamish-indianoj ĉe Port Madison (nun Bainbridge Island).

Jam la patro de Seattle estis ĉefo, sed lia popolo ne havis heredajn ĉefojn. Krome lia patrino estis de alia tribo. Li verŝajne iĝis gvidanto de sia tribo pro personaj distingoj, kvankam estas malfacile taksi la influon de la gepatroj.

En 1848 li petis kaj ricevis la katolikan bapton kaj alprenis kristanismon. Tio estis konsiderata kiel signo, ke li emas pace akcepti la superregon de blankaj enmigrintoj, kvankam katolikoj malmultis inter ili.

Kiam Seattle mortis en rezervejo, oni funebris pri li laŭ katolika kaj indiana kutimoj. Sur lia tomboŝtono estas skribite "Seattle, ĉefo de la Suquamp-indianoj kaj aliancaj triboj, mortis la 7-an de junio 1866. Firma amiko de la blankuloj, laŭ kiu la urbo Seattle estis nomita de siaj fondintoj", kaj dorse "baptonomo: Noah Sealth, verŝajna aĝo 80 jaroj".

La instiginto de la urbonomado estis la multinflua entreprenisto Maynard, amiko de Seattle, kiu iam savis lian vivon.

La repliko de Ĉefo Seattle[redakti | redakti fonton]

Seattle konatiĝis nelaste pro parolado, kiun li faris en januaro 1854, kaj kiun raportis d-ro Henry A. Smith en la ĵurnalo Seattle Sunday Star pli ol tridek jarojn poste, en 1887. La parolado estas nomata "repliko", ĉar ĝi estis reago al parolado de Isaac M. Stevens, teritioria guberniestro (Vaŝingtonio iĝis usona ŝtato nur en 1889).

Smith ĉeestis la paroladon, kiu daŭris proksimume duonhoron, sed ne komprenis la lingvon de Seattle. Li iom, sed ne bone, scipovis la ĉinukan piĝinon de la regiono, kaj ne estas klare, ĉu kaj kiom da traduko al la ĉinuka estis farita, kaj kiom Smith do povis kompreni. Evidente la stilo en la raportita parolado ne povis esti tiu de Seattle, sed estis de Smith. Sed la publikigita parolado ĝis nun trovas vastan atenton kaj igis ĉefon Seattle profeteca figuro de la ekologiisma movado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]