Ĉokoa tukano

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĉokoa tukano
Ĉokoa tukano
Ĉokoa tukano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Ramphastos
Specio: R. brevis
Konserva statuso
{{{image_width}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Dunoma nomo
Ramphastos brevis
(Meyer de Schauensee, 1945)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Ĉokoa tukano (Ramphastos brevis) estas granda kaj kolorbela birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. Temas pri birdo kun granda beko, de ĉefe nigra plumaro kaj kiu troviĝas en humidaj malaltaj teroj kaj montetaj arbaroj de la Pacifika marbordo de Kolombio kaj Ekvadoro. Ene de ties teritorio, okazas ekstensiva habitato detruo, sed ĝi restas sufiĉe komuna surloke.

Enhavo

[redakti] Priskribo

La Ĉokoa tukano estas granda (kvankam inter la plej malgrandaj tukanoj de la genro Ramphastos), ĉefe nigra birdo kun tre kontrasta kaj rimarkinda nigroflava beko (kun diagonala limo), flava brusto, blankaj supraj vostokovriloj, ruĝaj subaj vostokovriloj kaj verdeca ĉirkaŭokulo. Ĝi estas tre simila al la pli granda Brunbeka tukano, sed sen bruno en la beko. En la naturo, ambaŭ estas ĝenerale tre facile separataj pro iliaj voĉoj; grakanta ĉe la Ĉokoa kaj hurlanta ĉe la Brunbekulo.

[redakti] Distribuado

Supozata teritorio de la specio blue

Kiel sugestas ties komuna nomo, la Ĉokoa tukano estas limigita al la humidaj arbaroj de Ĉokoaj arbaroj en okcidenta Ekvadoro kaj okcidenta Kolombio. La supozata tutmonda teritorio estas de ĉirkaŭ 110,000 km².

[redakti] Reproduktado

La ino de Ĉokoa tukano demetas 3-4 purblankajn ovojn kiuj estas kovataj dum 16 tagoj. La idoj ekflugas post 45-50 tagoj.

[redakti] En kaptiveco

En birdobredado, postuloj de spacaj kaĝoj kaj alta fruktodieto, kaj ties sensiveco al hemokromatozo (ferstoka malsano), faras ilin malfacile bredataj de novbredantoj.

[redakti] Referencoj

  • BirdLife International (2006) Specidatumbazo [1] je 5/4/2007
  • InfoNatura: Birds, mammals, and amphibians of Latin America [retejo]. 2004. Versio 4.1 . Arlington, Virginio (Usono): NatureServe. [2]. Aprilo 16a, 2007.

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj