Ĉudomir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉudomir
Persona informo
Димитър Чорбаджийски
Naskonomo Димитър Христов Чорбаджийски
Naskiĝo 25-an de marto 1890 (1890-03-25)
en Turiya,  Princlando Bulgario
Morto 26-an de decembro 1967 (1967-12-26) (77-jaraĝa)
en Sofio,  Popola Respubliko Bulgario
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo centra tombejo de Sofio vd
Lingvoj bulgara vd
Ŝtataneco Bulgario vd
Alma mater Nacia Arta Lernejo vd
Subskribo Ĉudomir
Familio
Edz(in)o Q125517676 vd
Profesio
Alia nomo Чудомир vd
Okupo pentristo • politikistoverkisto • lerneja majstro • karikaturisto • humuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉudomir (bulgare Чудомир, naskiĝis la 25-an de marto 1890, mortis la 26-an de decembro 1967), naskonomo Dimitar Ĥristov Ĉorbaĝiev (cirile Димитър Христов Чорбаджиев) estis bulgara verkisto kaj pentristo.

Li estas fama pro siaj noveloj kiel "mi estas neniu el ili" ("Не съм от тях") kaj "Tieuloj" ("Нашенци"), en kiuj li satire fokusigis la homajn malfortojn kaj politikajn malvirtojn de lia tempo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĉudomir naskiĝis en vilaĝo Turia (Bulgara Reĝlando) la 25-an de marto 1890 kaj mortis en Sofio (Popola Respubliko Bulgario) en 1967. Li estis unu el kvin infanoj en la familio de Maria Donĉeva kaj Ĥristo Ĉorbadjiski. Ĝis la aĝo de 16 jaroj, li studis en loka lernejo. En 1913 li studentiĝis ĉe la nacia pentrista altlernejo en Sofio. Li partoprenis en la Balkanaj militoj kaj la Unua Mondmilito. En 1921 li geedziĝis kun Marija Nonova. Li estis bazlerneja instruisto dum 13 jaroj (1920-1933) en Kazanlako. De 1929-1930 Ĉudomir specialiĝis pri desegnado en Parizo. Ĝis sia morto li estis la prezidanto de la biblioteko 'Iskra' kaj direktoro de la etnografia muzeo en Kazanlako.

Bildaro[redakti | redakti fonton]