Ĝaʿfar as-Sadik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝaʿfar as-Sadik
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 702 (0702-04-20)
en Medino, Heĝazo,  Umajida Kaliflando
Morto 16-an de decembro 765 (0765-12-16) (63-jaraĝa)
en Medino, Heĝazo,  Abasida Kaliflando
Tombo Al-Baqi'
Lingvoj araba
Familio
Patro Muhammad al-Baqir
Patrino Farwah bint al-Qasim
Frat(in)oj Sultan Ali • Amna bint Muhammed Al-Baqir
Edz(in)o Fatima Al-Hasan • Q5709703
Infanoj Musa al-Kadhim • Isma'il ibn Jafar • Ali al-Uraidhi ibn Ja'far al-Sadiq • Abdullah al-Aftah • Muhammad ibn Ja'far al-Sadiq • Isḥâq ibn Ja'far al-Sadiq • Ali Abbas ibn Jafar • Fatima Bint Jafar • Umm Farwah Bint Jafar • Asmaa Bint Jafar
Parencoj Zayd ibn Ali
Abdullah bin Ali bin Al Hussein
Husain bin Ali bin Husain
Yahya ibn Zayd
Isa bin Zayd bin Ali
Okupo
Okupo ulemo • teologo • islamjuristoimamo
vdr

Ĝaʿfar as-Sadik (arabe ابو عبد الله جعفر بن محمد الصادق, Abū ʿAbd Allāh Ĝaʿfar ibn Muḥammad aṣ-Ṣādiq; naskiĝis 699/700702/703 en Medino; mortis 765) estis sesa imamo de la ŝijaisma branĉo de Islamo. Lia kompleta nomo estas Ĝaʿfar Ibn Muhammad Ibn ʿAli Ibn Husejn Ibn ʿAli. Li estis pranepo de Husejn, unu de la filoj de Fatima, filino de la Profeto Mahomedo kaj de Ali, kvara kalifo de la nomitaj "Raŝidunoj" (bone gviditaj).

Li vivis en Medino trankvilan ekzistadon kaj kiel siaj avo kaj patro li studis la haditojn kaj la fikhon. Li mortis ĉirkaŭ la jaro 765 kaj lia morto estis iom mistera; eble li estis venenigita pro ordono de la kalifo Al-Mansur.

Ĝafar estis tre saĝa fakulo, fondis universitaton, havis milojn da lernantoj kaj fondis la jurskolon Ĝafario, propra de la ŝijaistoj dekduimamistoj, kiu estas tre simila al la jurskolo de Sunaismo nome Hanafismo, ĉar fakte Abu Hanifah estis lernanto de Ĝafar.