Ĝanardana Maharŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝanardana Maharŝi
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1967 (1967-05-16) (56-jaraĝa)
Profesio
Okupo filmreĝisoroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝanardana Maharŝi (telugue జనార్ధన మహర్షి, IAST: Janārdhana Maharṣi, Hunter: Janardhana Maharshi; naskiĝinta la 16-an de majo 1967) estas barata scenaristo, poeto, aŭtoro, produktisto, romanisto, kantoteksisto kaj kina reĝisoro, kiu laboras plejparte en la telugua kino kaj en la kanara kino. Liaj reĝisoritaj filmoj, nome Devasthanam kaj Viswadarshanam estis projektitaj en multaj filmfestivaloj.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Kandukuru, distrikto Prakaŝam, studentis kaj diplomiĝis en Ĉittur. Studante en la altlernejo, li aktorumis kaj verkis scenarojn kaj eldonis siajn poemojn kaj rakontojn en multaj famaj semajn-ĵurnaloj. Li aliĝis kiel skriba helpanto al Tanikella Barani en la jaro 1989 kaj helpis lin en preskaŭ 10 filmoj; poste fariĝis sendependa verkisto en la jaro 1993. Ekde sia infanaĝo, li iĝis granda admiranto kaj fervorulo de la legenda reĝisoro K. Visvanat. Maharŝi fiere asertis, ke «Mia patrino kutimis klarigi la komplikajn detalojn de ĉiuj filmoj de K. Visvanat kaj pro tio li fariĝis mia dio».[1]

Propra vivo[redakti | redakti fonton]

Li geedziĝis kum Lakŝmi Sunita en la jaro 1995. La paro havas du filinojn, nome Sravani Sarvamangala kaj Sarvani Saktipradata. Li loĝas en Amirpet, Hajderabado.

Kina kariero kaj filmografio[redakti | redakti fonton]

Maharŝi fotita en Hajderabado en 2021

Li debutis kiel verkisto en 1994 kaj 1995. Liaj kvar filmoj nome «One by Two», «Aunty» kaj «Pekata Papa Rao» estis projektoj dum 100 tagoj kaj igis lin tre populara aŭtoro de rakontoj, scenaroj kaj dialogoj. Lia kunlaboro kun la reĝisoro T. S. B. K. Moulee, nome Siva Nageswara Rao, kondukis lin al la famo kaj sukceso.

Poste li ekkunlaboris kun direktoro E. V. V. Satjanarajana. La verkisto kaj la reĝisoro sukcese laboris por preskaŭ 25 filmoj.

En 2004, li interesiĝis pri la kanara kina industrio kaj kontinue verkis tre sukcesajn filmojn kiel «Aakash», «Arasu», «Dattha», «Meravanige», «Kannadadda Kiran Bedi», kaj tiel plu. Li partoprenis 15 filmojn en la kanara kaj 75 filmojn en la telugua. Li ankaŭ laboris proksime al la reĝisoroj K. Raghavendra Rao kaj S. V. Krishna Reddy. Li verkis dialogojn por la filmo Eega, gajninto de Nacia Filmpremio.

Kiel scenaristo, liaj famaj filmoj estas Venky Mama, Hungama, Eega, Maa Nannaku Pelli (kiu gajnis Premion Nandi por la plej bona familia filmo), Kanyadanam, Chala Bagundi, Goppinti Alludu, Bava Nachadu, Maavidaakulu, Jai Bolo Telangana, Pilla Nachindi, Maayajaalam. En la kanara: Natasaarvabhowma, Paramesha Panwala, Raj Vishnu, Bindaas kaj Bombaat, ktp.

Li atingis grandan sukceson kun siaj komediaj filmoj kiel Evadi Gola Vaadidhi, Pattukondi Chooddam, Maa Alludu Very Good, Sriramachandrulu, One by Two, Hungama, Once More, Pekata Papa Rao, Pavitra, Gopi – Goda Meeda Pilli kaj Pellala Rajyam.

Li produktis kaj reĝisoris la filmon «Devasthanam», en kie ĉefrolis la reĝisoro K. Viswanath kaj la kantisto S.P. Balasubrahmanyam en la jaro 2013, kaj gajnis multenombrajn premiojn en filmfestivaloj. En la jaro 2020 biografia filmo pri reĝisoro K. Viswanath nome «Viswadarshanam» gajnis premiojn en filmfestivaloj kaj plaĉis al la spektantaro. Liaj filmoj «Viswadarshanam» kaj «Devasthanam» estis projektitaj en pli ol 30 Internaciaj Filmfestivaloj. Kiel verkisto, li akiris grandan sukceson pro sia filmo «Ammo! Okato Tareekhu».

Ekde 2004, li ekverkis poeziojn, mallongajn rakontojn kaj eldonis 7 librojn. Li estis tre laŭdita pro sia libro «Vennamudhalu», kiuj estis presita en 12 eldonoj. Li ankaŭ skribis «Garbhagudi Loki» (romano), «Chidambara Rahasyam» (rakonto), «Panchaamrutham» (mallongaj rakontoj), «Naaku Nenu Raasukunna Premalekha» (prozo), «Kavigaane Kanumustha» (poezio), «Madhura Sambhashanalu» (konversacioj) kaj la libron «Smasaanaaniki Vairagyam». Kvar el liaj libroj estas tradukita en aliajn lingvojn ankaŭ.

Li ankaŭ aktorumis en la filmoj «Pattukondi Chooddam», «Bhookailas», «Bava Nachadu», «Maa Aavida Meeda Ottu Mee Aavida Chala Manchidi», «Jai Bolo Telangana», «O Panai Pothundi Babu».

Literaturaj verkoj [2][redakti | redakti fonton]

Noblaj poemoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Garbha gudiloki (2004, 2021)

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Naku Nenu Rasukunna Premalekha (2008)
  • Kavigaane Kannumoostha (2014)

Mallongaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Panchamrutham (2005)
  • Madhura Sambhashanalu (2017)

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Chidambara Rahasyam (2019)
  • Smasananiki Vyragyam (2021)

[3] [4] [5] [6] [7] [8] [9] [10] [11] [12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]