Ĝardena satureo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĝardena satureo

Biologia klasado
Regno: Plantae
Klado: Angiospermoj
Klado: Verduktiledoj
Klado: Asteredoj
Klado: Lamiedoj
Ordo: Lamialoj
Familio: Lamiacoj
Genro: Satureja
Satureja hortensis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nutraj valoroj[redakti | redakti fonton]

Satureja hortensis folio, sekigita kaj pulvorigita
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Karbonhidrato 68.73 g
- Fibro 45.7 g
Graso 5.91 g
Proteino 6.73 g
Akvo 9.00 g
Vitaminoj
A-vitamino ekvivalento. 257 μg 29%
Piridoksino (B6-vitamino)  1.810 mg 139%
C-vitamino  50.0 mg 83%
Mineraloj
Kalcio  2132 mg 213%
Fero  37.88 mg 303%
Magnezio  377 mg 102% 
Mangano  6.100 mg 290% 
Fosforo  140 mg 20%
Kalio  1051 mg 22%
Natrio  24 mg 2%
Zinko  4.30 mg 43%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle

La ĝardena satureo (aŭ saturejo) (Satureja hortensis L.) estas spicplanto, kies aromo kaj odoro similas al tiuj de la pipro.

Priskribo, kultivado[redakti | redakti fonton]

Ĝardena satureo kultivado (Castelltallat)

La planto estas unujara, 20–50 cm alta, forte disbranĉiĝanta, lumbezona, sektolera. Ĝia grundobezono similas al tiu de la majorano, sed bezonas malpli da irigacio.

Oni semas en la norda modera zono la grajnojn en fino de marto, komence de aprilo, post sterkado en profundon de 1–2 cm, en vicodistancon de 25–30 cm, en meze kompaktan grundon. Oni devas ĝin maldensigi post apero de la junplantoj je 8–10 cm, oni detranĉas dum florado ĉe la suba disbranĉiĝo, oni sekigas, diserigas, kribras ĝin. Simile al la bazilio, ĝi estas plurfoje detranĉebla. Oni sekigas la planton en bukedoj, pendigante.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Ĝi entenas volatilan oleon, (ĉefe karvakrolon), tanaĵon, amaraĵojn. Ĝi estas malpli forta ol la pipro, tiel oni uzas ĝin por anstataŭigo de la pipro en dietaj nutraĵoj, salatoj. Ĝi malpliigas la estiĝon de intestaj gasoj, oni favore spicas per ĝi fazeolajn nutraĵojn.

Oni devas aldoni la spicaĵon nur fine de la kuirado, ĉar la forta aromo povas amarigi la kuiraĵojn.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ĝardena satureo estas unu el la plej riĉaj fontoj de kalcio, po gramo. 100 gramoj enhavas 2132 [1] miligramoj de kalcio, pli ol 18oble de lakto[2]. Ĝi ankaŭ estas riĉa fonto de fero.