Ĝinghuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĝinghuo (京胡; pinjine: jīnghú) estas ĉinia arĉa kordinstrumento de huĉina familio. Ĝia nomo povas esti tradukata kiel ĉefurba huĉino. Tiu nomo aperas pro tio, ke la instrumenton oni plej ofte uzas en Pekina opero. Ĝinghuo estas la plej malgranda kaj alte sonanta instrumento de ĉiuj huĉinoj, eble eĉ pli alta ol gaŭhuo.

Kiel plimulto de huĉinoj, ĝinghuo havas du kordojn, akustika distanco inter kiuj estas plej kutime unu kvino. La kordoj originale estis faritaj el silko, same kiel por erhuo, sed nuntempe plej ofte uzatas metalo. Malsimile al aliaj huĉinoj, ambaŭ la kolo kaj la sonkesto de ĝinghuo estas kutime farita ne el ligno sed el trunkoj de bambuo. La sonkesto do ĉiam estas cilindra, anstataŭ la prisma, kiu plej kutimas ĉe erhuo aŭ ĝonghuo. La antaŭa flanko de sonkesto estas kovrita per serpenta haŭto.

En Pekina opero oni ofte uzas ĝinghuon kiel "eĥo" de kantista voĉo, kiu ludas saman melodion. Kvankam oni povas produkti tre altajn notojn per ĝinghuo, muzikistoj de la opero tion tre rare faras. Plej ofte oni limigas la sonskalon de melodio je unu oktavo.

Ĝinghuo ankaŭ estas uzata en la disko Ŝinĝicu no Uta fare de la japana muzikbando Do as Infinity.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio de Vu Ĵuĝjun ĝis jaro 2003 Japana. Alirita 2007-12-16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Paĝaro de Vu Ĵu-Ĝjun, muzikisto de Pekina opero kiu ludis ĝinghuon por Shinĝicu no Uta. Enhavas ankaŭ informon pri ĝinghuo kaj la opero (japane).
  • Blogo de Zongti Lin, alia muzikisto de Pekina opero, kun filmetoj de operaj prezentado kaj lecionoj pri ĝinghu-ludo (ĉine)