Ĥufu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥufu
Cheops (greke), Chufev
Ĥufu, faraono de la 4-a dinastio
Ĥufu, faraono de la 4-a dinastio
Tempo de regado 2604 a. K./2554 a. K.
-2581 a. K./2531 a. K.
Naskonomo
<
Aa1G43I9G43
>

Ĥufu

Nomo de Horuso
G5
Aa23
Nomo de ambaŭ sinjorinoj
G16Aa23
D21

(mdd-r-Nbtj)

Ora Horuso
G8G5 G5
S12

(bjkwj-nbw)

Edzino(j) Henutsen, Merit-Ites
Idoj Raĝdedef, Raĥef, Harĝdedef,
kelke da pluaj
Patro Snofru
Patrino Hetepheres la 1-a
Mortis 2581 a. K./2531 a. K.
Kripto piramido de Keopso en Gizo
vdr

Ĥufu, konata ankaŭ sub greka formo de sia nomo Keopso, estis egipta faraono. Lia tuta nomo en la egipta lingvo sonis Chnemchufui. Li regis en periodo de Malnova imperio, proksimume en la jaroj 2604 a.K./2554a.K. - 2581a.K./2531a.K. Li estis filo de fondinto de la 4-a dinastio de Snofru kaj reĝino Hetepheres la 1-a. Ĥufu havis onidire naŭ filojn, el kiuj du pli poste alternigis lin sur la trono. La unua estis Raĝedef, la dua poste Raĥef (Ĥefren), kiu estis filo de reĝino Henutsen. Harĝedef, plua el la filoj de la reganto, estis konsiderata kiel unu el signifaj saĝuloj.

Neklara portreto de la konata reganto

Ĥufu komencis sian regadon per tio, ke li lasis reguligi la tutan nordan terlangon de plataĵo en Gizo, sur kiu li poste komencis konstruadon de la granda piramido. Dum lia regado estiĝadis ankaŭ aliaj konstruaĵoj, kies ruinoj estis trovitaj en Tell el-Basta, Dendera kaj Kuft. En Vádí Geráví sur orienta bordo de Nilo super Memfiso li lasis konstrui la unuan valbaraĵon de ĉiuj tempoj.

Kvankam li lasis konstrui La grandan piramidon, kiu estas ununura el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, kiu rezistis al dezertigo de la tempo, estas tre malmulte konate pri lia regado. Konserviĝis nur unusola lia portreto - ebura 5 cm alta statureto. Ĥufu estas tiel la plej fama nekonata personeco de la antikva Egiptio.

Rakontoj de Herodoto kaj aliaj literaturaj verkoj priskribas Ĥufu-on en ne tro kaĵolema lumo. Proksimume du mil jaroj post la morto de konstruinto de La granda piramido Herodoto parolas pri li kiel pri reganto, kiu pezigis tro sian popolon per devigaj laboroj kaj kiu eĉ ne zorgis pri siaj subuloj, nek pri siaj familianoj.

La regantaj nomoj de Ĥufu

<
Aa1G43I9G43
>
Ĥufu (hwj.f-wj)


  • La nomo de Hor: mddw
  • La nomoj de ambaŭ sinjorinoj: mdd-r-Nbtj, eventuale nj-swt-bjt mdd-r-Nbtj
  • Ora Hor: bjkwj-nbw
  • La propra nomo: hwj.f-wj, eventuale Hnm-hwj.f-wj.

Ĥufua ŝipo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĥufua ŝipo.
La rekonstruita "suna barĝo" de Ĥufu

La Ĥufua ŝipo estas senŝanĝa kompletgranda ŝipo el Antikva Egipto kiu estis sigelita en ŝtonkaŝejo de la Nekropolo de Gizo ĉe la piedo de la Piramido de Keopso ĉirkaŭ la jaro 2500 a.K. La ŝipo nune estas konservita en la aparta muzeo pri la Giza Sunŝipo. La ŝipo estis preskaŭ certe konstruita por Ĥufu. Kiel ĉe aliaj entombigitaj ŝipoj de Antikva Egipto, ĝi estis ŝajne parto de la ampleksaj tombaj donacoj intencitaj por uzado en la postmorto, kaj ne enhavis korpojn, malkiel nordaj eŭropaj funebroŝipoj.

Vidu ankaŭ