Ŝanhaja geto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Ŝanhaja geto, oficiale konata sub la nomo restriktita sektoro por senŝtataj rifuĝintoj, estis areo de proksimume unu kvadrata mejlo en la distrikto Hongkou de la japane okupata Ŝanhajo, kie ĉ. 20.000 judaj rifuĝintoj kuniĝis eskapinte la persekutojn en Nazia Germanio, Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Rumanio, Pollando kaj Litovio antaŭ kaj dum Dua Mondmilito.

Vivo en la geto[redakti | redakti fonton]

La granda nombro de rifuĝintoj trafis la japanan administracion tute neatendite. Tial atendis la alvenantojn katastrofaj vivkondiĉoj: 10 homoj loĝis en unu ĉambro, ĉiama malsato, teruraj higienaj kondiĉoj, kaj apenaŭ eblo prilabori sian vivon. Parte ankaŭ la vivkondiĉoj de tieaj ĉinoj estis tiaj.

La jam de pli longe en Ŝanghajo hejma grupo de judoj, la tiel nomataj bagdadi, kaj pose la American Jewish Joint Distribution Committee (JDC) provis plibonigi tiujn kondiĉojn. Malgraŭ lingvaj bariloj, granda malriĉeco kaj disvastiĝantaj epidemioj, la rifuĝintoj kapablis starigi funkciantan komunumon, kun lernejoj, gazetoj kaj eĉ teatraĵoj, kabaredoj kaj sportokonkursoj.