Ŝutmonto en Přívoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido al la ŝutmono de sudoriento

Ŝutmonto en Přívoz, Přívoza ŝutmonto aŭ ankaŭ ŝutmonto de Minejo Odra estas artefarita monto estiĝinta pro minado de nigra karbo troviĝanta proksime de Minejo Odra en Přívoz. Ĝi estas borderita per Ostravice, fervoja linio ĝis Bohumín kaj stratoj Muglinovská kaj Teslova. Temas pri la tria plej granda ŝutmonto en Ostrava (la unua estas ŝutmonto Ema, la dua ŝutmonto de minejo Heřmanice). Ĝi estas alta preskaŭ 100 metroj. Diference de la du pli supre menciitaj ŝutmontoj ĝi ne trabrulas en la interno. Dum dekoj da jaroj ekde ĝia ekzistado kovris ĝin alflugaj lignoplantoj, precipe betuloj. Kvankam el la ŝutmonto estas bela vido al ostrava kaj la ĉirkaŭaĵo, troviĝas tie nenia turisma pado. La supreniro sur la ŝutmonton estas iom malfacila.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • NAVRÁTIL, Boleslav. Umělá hora nedaleko Dolu Odra čeká na svou šanci. Moravskoslezský deník Alirebla rete 2009-05-20.