Šumbark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šumbark
pole Szumbark, germane Schumbarg
urba parto
Kastelo en Šumbark
Oficiala nomo: Šumbark
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Havířov
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Domoj 1020 2011
Situo Šumbark
 - koordinatoj 49° 47′ 58″ N 18° 24′ 41″ O / 49.79944 °N, 18.41139 °O / 49.79944; 18.41139 (mapo)
Katastro 3,797 km² (379,7 ha) Šumbark
Loĝantaro 15 668 (2021)
Denseco 4 126,42 loĝ./km²
Unua skribmencio 1438
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 736 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šumbark
Portalo pri Ĉeĥio

Šumbark (pole Szumbark, germane Schumbarg) estas urba parto de urbo Havířov en distrikto Karviná en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas nordokcidente de Havířov kaj sudokcidente ĝi najbaras kun Šenov. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 1 020 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 15 668 loĝantoj.

Šumbark estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,797 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuafoje ĝi estas menciata en la jaro 1438. La estiĝo de municipo Šumbark estas taksata verŝajne en la tempoj de granda koloniigo de Teŝinio, do fine de la 13-a jarcento. Sed la unuaj skribmencioj aperas nur en la unua duono de la 15-a jarcento, kiam ĉi tie alternis diversaj posedantoj nomataj el Szumberk. Tio estis ekz. Zbyněk en la jaro 1438, Jan kaj Petr en la jaro 1476, aŭ Pavel en la jaro 1482. Ilia devena sidejo estis laŭ arkeologiaj esploroj mezepoka burgejo.

En la jaro 1947 oni ĉi tie komencis kun konstruado de la unua loĝdomaro en Havířov. Konstruado de nova loĝdomaro okazis en la jaroj 1986–1990.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869692
1880744
1890897
19001 103
19101 380
19211 279
JaroLoĝantoj
19301 347
19501 522
1961880
19709 564
19808 229
199118 229
JaroLoĝantoj
200123 323
201119 779
202115 668

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Situas ĉi tie kastelo Šumbark el jarcentŝanĝo de la 18-a kaj la 19-a jarcentoj kun fragmentoj de devenaj fasadoj kaj torso de pejzaĝa parko el komenco de la 19-a jarcento. Plu empira preĝejo de santa Anna el la jaroj 1841–1845 (alkonstruo de antaŭaltaro en la jaroj 1969–1971). En la eksa tombejo antaŭ la preĝejo estas tomboŝtono de Friedrich von Arco el la jaro 1835.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]