Ŭonbulismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŭonbulismo
원불교
emblemo
religia subgrupo • nova religia movado
religio
Komenco 28-a de aprilo 1916 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ŭonbulismo (koree 원불교, wŏnbulgyo, ŭon: cirklo, bul: budhiĝo, iluminiĝo, gyo: ismo, instruo; ĉine: yuán fójiào 圓佛教) estas religio[1] fondita en 1916 en Koreio de Sotesano ( Sot’aesan - 소태산/少太山), ankaŭ konata kiel Pak Chungbin (박중빈/朴重彬, 1891–1943).

Ŭonbulisma centro en Teguo( Korea Respubliko)

La ĉefa doktrino de ŭonbulismo estis publikigita en 1943 en la Ĝusta Kanono de Budhismo (Pulgyo Chongjon 불교 정전 佛敎正典). Unu el la kernaj ideoj en ŭonbulismo estas, ke la problemoj de la hodiaŭa mondo estiĝas de la konkurencema naturo de la homa komunumo, kaj ke tiuj problemoj povas esti venkitaj, se ni lernas labori kune por reciproka profito prefere ol kontraŭ unu la alian por individua profito[2].

Sotesano instruis, ke ni devas kultivi sintenon de dankemo al ĉielo-tero, niaj gepatroj, niaj kunvivuloj kaj niaj leĝoj por kunlabori pli efike kun aliaj por redukti kaj eventuale forigi la kaŭzojn de sufero en ĉi tiu mondo. Sotesano, atinginte grandan iluminiĝon, observis la siatempan mondon, en kiu la homa spirito, sklavigita de la rapide evoluanta materia civilizo, fariĝas pli kaj pli malforta. Laŭ ŭonbulismo, vivanta religio estas tiu, en kiu spiritaj praktikoj estas neapartigeblaj de la reala vivo.

Ŭonbulismo instruas siajn kredantojn konscii profunde la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj kaj danki ilin. La kerna vorto de ŭonbulismo do estas “bonfaro”, per kiu interrilatas ĉiuj estaĵoj en la universo. Ĝi celas disvolvi homan spiriton per verreligia kredo kaj realmorala trejno, responde al materia evoluo.

La fundamenta doktrino de ŭonbulismo konsistas el unu cirklo, el la kvar bonfaroj kaj la kvar nepraĵoj, kaj el la tri studoj kaj la ok sintenoj. La kvar devizoj de ŭonbulismo estas ĝustaj iluminiĝo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de budha darmo, kaj sindona servo al publiko.

Sotesano post sia iluminiĝo tralegis multajn librojn de tradiciaj religioj kaj konsideris Ŝakjamunion sanktulo el la sanktuloj kaj decidiĝis fondi novan eklezion surbaze de lia darmo. Ŭonbulismo strebas al la nuntempigo, vivutiligo kaj popularigo de budha darmo kaj ankaŭ utiligas instruojn de aliaj ekzistantaj religioj.

La ĉefsidejo de ŭonbulismo estas en la urbo Iksan, Sud-Koreio. Ŭonbulismo aktive disvastiĝis kaj en Koreio mem kaj preter siaj landlimoj kaj havas multajn templojn kaj reprezentejojn tra la mondo (ekzemple en Parizo, Sidnejo, Jokohamo, Moskvo, Frankfurto, Novjorko).

Ŭonbulismo ankaŭ havas instituciojn de supera edukado: unu en Usono[3] kaj tri en Korea Respubliko[4], interalie la Universitato Wonkwang, kiu havas unu el la plej bonaj medicinaj fakultatoj de Koreio, kiuj instruas la tradician korean medicinon[5]. Ekzistas pli ol 1 miliono da ŭonbulismaj kredantoj[6].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La religia nomo ŭonbulismo venas de la korea (wŏn) cirklo kaj 불 (bul) budhiĝo/iluminiĝo kaj 교 (gyo) ismo/instruo, do religio, kiu instruas ilumniĝon pri cirklo (simbolo de vero). Ŭonbulismo indikas, ke ili kunfandas plurajn skolojn de budhismo en sian doktrinon, praktikante koncentriĝon (samādhi), saĝon (prajñā) kaj precepton (ŝīla).

Eŭkumenismo[redakti | redakti fonton]

Ŭonbulismo predikas la komunecon de ĉiuj religioj. La celo de ŭonbulimso estas konduki ĉiujn homojn al vivo libera de doloro kaj sufero. Ŭonbulismo ankaŭ akceptas en sian doktrinon elementojn de aliaj religioj, kiuj ne kontraŭdiras la Veron (진리 眞理). Unu cirklo estas simbola esprimo de ĉi tiu Vero. Ĉi tio permesas al ŭonbulismo kunlabori fruktodone kun aliaj religioj. Kun tia fleksebla kaj malferma kredo, ŭonbulismo klopodas realigi la ideon krei la organizon Unuiĝintaj Religioj (UR), analoge al Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĉar oni supozas, ke en la moderna mondo ĉiuj problemoj estas esence tutmondaj, kaj la unuiĝo de ĉiuj religioj estas esenca por la kreado de daŭra "mondpaco". Kvankam ŭonbulismo sin difinas kiel "religion de la nova epoko"[7], kelkaj esploristoj pridubas tion kaj opinias ke ĝi radikas en unu el la plej antikvaj indiĝenaj religioj de Koreio[5] aŭ estas nova formo de budhismo[8][9].

Dek preceptoj[redakti | redakti fonton]

  • Ne mortigu senprave
  • ne ŝtelu
  • ne malĉastu
  • ne drinku senprave
  • ne vetludu
  • ne diru malbonajn vortojn
  • ne kverelu senprave
  • ne defraŭdu publikan monon
  • ne pruntu monon inter amikoj senprave
  • ne fumu senprave

Doktrino[redakti | redakti fonton]

Laŭ Michael Pye kaj Don Beaker, ĝi estas nova budhisma religio.[10][11] Laŭ Henrik Hjork Sorensen kaj aliaj, ĝi povas esti konsiderata kiel kombinaĵo de konfuceismo, daŭismo kaj budhismo.[12] Ĝi prenas, kiel kredobjekton kaj praktikmodelon, unu cirklon, kiu estas la darmkorpa budho. Sotesano esprimis per unu cirklo la fundamentan veron de la universo, pri kiu li iluminiĝis meminstruite post dudekjara asketa penado.

Ŭonbulismo instruas siajn kredantojn konscii profunde la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj kaj danki ilin. La kerna vorto de ŭonbulismo do estas “bonfaro”, per kiu interrilatas ĉiuj estaĵoj en la universo. Ŭonbulismo celas disvolvi homan spiriton per verreligia kredo kaj realmorala trejno, responde al materia evoluo.

La cirklo (wŏn) de Ŭonbulismo.

La fundamenta doktrino de ŭonbulismo konsistas el la kvar bonfaroj (ĉiela-tra bonfaro, gepatra bonfaro, kunvivula bonfaro, leĝa bonfaro) kaj la kvar nepraĵoj (kreskigo de propra forto, unuaigo de saĝulo, edukao de aliula infano, estimo de sindonulo), kaj el la tri studoj (spirita kultivo, afera-principa esploro, justaga elekto) kaj la ok sintenoj (havendaj kredo, kuraĝo, scivolo, penado + forlasendaj nekredo, avido, maldiligento, malsaĝo). La kvar grandaj principoj de ŭonbulismo estas:

  1. Ĝustaj iluminiĝo kaj ago
  2. Pribonfara konscio kaj danko
  3. Utiligo de budha darmo
  4. Sindona servo al publiko

Sotesano post sia iluminiĝo tralegis multajn librojn de tradiciaj religioj kaj konsideris Ŝakjamunion sanktulo el la sanktuloj kaj decidiĝis fondi novan eklezion, surbaze de lia darmo. Ŭonbulismo strebas al la ĝisdatigo, vivutiligo kaj popularigo de budha darmo.

Nun ŭonbulismo havas firman statuson en la korea socio kaj disvastiĝas tra la mondo. La plej kerna doktrina libro nomiĝas La Fundamenta Instruo de Ŭonbulismo, jam tradukita en Esperanto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La originala doktrino de Sotesano estis eldonita kiel Pulgyo chŏngjŏn (La ĝusta kanono de budhismo) en 1943. Ĝi estis redaktita kaj plilongigita en 1977 kaj nun ĝi estas inkluzivita en la ĉefa doktrina libro Wŏnbulgyo chŏnsŏ.[13]  Wŏnbulgyo chŏnsŏ inkluzivas Chŏngjŏn (La ĉefa libro de Ŭonbulismo), Taejonggyŏng (La sutro de la fondinta majstro) kaj aliaj kanonaj fontoj.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

La Fundamenta Libro kaj aliaj sanktaj libroj de Ŭonbulismo estas tradukitaj en multajn lingvojn, interalie en la: angla, japana, ĉina, rusa, hispana, germana kaj Esperanto.

Ĉi tie troviĝas tradukoj de sanktaj libroj en la angla, hispana, germana, portugala, japana, Esperanta, araba, ĉina, franca kaj rusa lingvoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • (dulingva kr + eo) La Fundamenta Instruo de Ŭonbulismo, el la korea tradukis CHOE Taesok, Isan, 1998, 164 paĝoj, isbn 89-86065-02-9 : La plej grava sankta libro de ŭonbulismo, enhavante la fundamentoan doktrinon de la religio ŭonbulismo. Ĝi estas la unua parto de La Sankta Instruo de Ŭonbulismo.
  • La Sankta Instruo de Ŭonbulismo, el la korea tradukis CHOE Taesok, Iksan: Ŭonbulismo, 1998, ISBN 80-86065-010
  • Gvidlibro pri Ŭonbulismo, informa broŝuro, 19 paĝoj, Internacia Fako de Ŭonbulimo, Iksanshi, 2005
  • Sanktaj Libroj de Ŭonbulismo, kolekto da libroj, el la korea tradukis CHOE Taesok, Iksan: Ŭonbulismo, 2016, ISBN 978-89-8076-249-1
  • La Ritaro · La Historio de Ŭonbulismo, el la korea tradukis CHOE Taesok, Iksan: Ŭonbulismo, 2016, ISBN 978-89-8076-250-7
  • La Himnaro de Ŭonbulismo, ducent kantoj, el la korea tradukis CHOE Taesok, Iksan: Ŭonbulismo, 2006, ISBN 89-807-6103-1
  • Komentario pri la Metodo de Sidmedito de La Fundamenta Instruo, el la korea tradukis CHOE Taesok, Iksan: Ŭonbulismo, 2017, ISBN 978-89-8076-300-9

Festoj de Ŭonbulismo[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj festoj de Ŭonbulismo estas:

  1. Januaro, 1: Tago de Nova Jaro
  2. Aprilo, 28: Tago de Granda Iluminiĝo kaj Fondo
  3. Aprilo, 8 (lunkalendare): Tago de Budhonasko
  4. Aŭgusto, 21: Tago de Darmagnosko

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo[redakti | redakti fonton]

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) celas disvastigi Esperanton inter ŭonbulanoj kaj ŭonbulismon inter esperantistoj. En 1980 kelkaj junuloj de ŭonbulismo ekkonigis Esperanton en la templo Ĝongno en Seulo. La kvara ĉefmajstro (eklezia estro) Ĝŭasano forte subtenis la Esperanto-movadon. Danke al liaj inspiroj kaj al la eklezia subteno ĉiuj sanktaj libroj de ŭonbulismo estas tradukitaj en Esperanto.

Unu el la grandaj atingoj de EAŬ estis en 2004 sukcesa enkonduko de Esperanto kiel alternativa studobjekto de la eklezia universitato Wonkwang. Plurjare pli ol 50 studentoj en ĉiu semestro lernis Esperanton. EAŬ faris gravan paŝon al la Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM), kiun la internacia fako de ŭonbulismo ĉiujare okazigis en la angla lingvo, sed ekde la jaro 2006 EAŬ konstante organizas ĝin en Esperanto.

EAŬ komencis sian fakan kunsidon en la 90a UK en Vilno kaj daŭrigis ĝin en Florenco, Jokohamo, Roterdamo, Bjalistoko, Kopenhago, Hanojo, Rejkjaviko, Bonaero, Lillo, Nitro, Seulo, Lisbono, Montrealo, Torino.

La ĉefa persono por kontakti pri ŭonbulismo kaj ĝia Esperanto-movado estas CHOE Taesok (chojus@gmail.com).

Aktivadoj

  • Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM)

18a IERM: 2024 10 01-04 en Iksano

17a IERM: 2023 11 03-06 en Iksano. Televida raporto | Gazeta artikolo

  • Fakaj kunsidoj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Kim, Bokin, Concerns and Issues in Won Buddhism (Philadelphia: Won Publications, 2000), p. 12; Kim Dogong, “Relation between Buddhism and Won Buddhism” Journal of the Korean Academy of New Religions, Aŭgusto 2010, paĝoj 166-198; Daniel J. Adams, “Won Buddhism in Korea: A New Religious Movement Comes of Age", Transactions of the Royal Asiatic Society, Korea Branch 84 (2009), p. 7
  2. (en) Chung, Bongkil, The Scriptures of Won Buddhism: A Translation of the W!nbulgyo Kyoj!n with Introduction, Honolulu: University of Hawaii Press, 2003, p. 19
  3. (en) Won Institute (Filadelfio, Usono), arkivita de la originalo pere de Wayback Maŝino, la 28-an de decembro 2022.
  4. (kr) Yongsan Institute por la Studo de Meditado Arkivita de la originalo pere de Wayback Maŝino, la 23-an de decembro 2022.
  5. 5,0 5,1 (en) Don Baker, Korea's Won Buddhism: Is it Really a New religion?, University of British Columbia, cenur.org
  6. Gvidlibro pri Ŭonbulismo, informa broŝuro, p.15, Internacia Fako de Ŭonbulimo, Iksanshi, 2005
  7. (eo) Gvidlibro pri Ŭonbulismo, p. 4
  8. (en) Pye, Michael. „Won Buddhism as a Korean New Religion”. Numen 49 (2), 113–141. o. DOI:10.1163/156852702760186745.
  9. (ru) Solovyov A.V., Won-Budhism: Religioj de Praktika Klerismo, Etno kaj Religio / Red. B. R. Logashova, Instituto de Etnologio kaj Antropologio nomita laŭ N. N. Miklukho-Maclay de la Rusa Akademio de Sciencoj, 1998, paĝoj 304-323, ISBN 5-201-13745.
  10. Michael Pye (2002). “Won Buddhism as a Korean New Religion”, Numen 49 (2), p. 113–141. 
  11. Don Baker (2012). “Won Buddhism: Is it a New Religion?”, International Journal for the Study of New Religions 3, p. 47–70. 
  12. Henrik Hjork Sorensen, Ole Bruun & Arne Kalland. (1992) Asian Perceptions of Nature..
  13. Wŏnbulgyo chŏnsŏ, (Iri: Wŏnbulgyo Ch'ulp'ansa, 2014). Unue eldonita en 1977.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Nova epoko

Religioj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.