Žemaičių Naumiestis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Žemaičių Naumiestis
setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso komunumoparto
Lando Litovio
Demografio
Loĝantaro 1 373  (2011) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 21′ N, 21° 42′ O (mapo)55.35805555555621.7Koordinatoj: 55° 21′ N, 21° 42′ O (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 89 km² (8 900 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Žemaičių Naumiestis (Litovio)
Žemaičių Naumiestis (Litovio)
DEC
Žemaičių Naumiestis
Žemaičių Naumiestis
Situo de Žemaičių Naumiestis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Žemaičių Naumiestis [+]
vdr

Žemaičių Naumiestis (jen litove, ĵemajtie: Žemaitiu Naumiestis, "ĵemajtia novurbo", germane Neustadt, jide ניישטות סוגינט, Neiŝtot Sugint, respektive ניישטות תווריק, Neiŝtot Tavrik) estas loĝloko en Litovio. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi apartenis al la distrikto Klaipėda, kaj daŭre estas parto de la komunumo Šilutė. En 2011 en la loĝloko vivis 1 373 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko laŭdire estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1360 fare de la Ordeno de germanaj kavaliroj gvide de ties grandmajstro Winrich von Kniprode. Post la paco de Melno de 1422 la loko situis en la Grandprinclando Litovio, en distanco de malpli ol 3 kilometroj de la limo al la regno de la germanaj kavaliroj. La limo tiel restis, tial la loĝloko samkiel la resto de la grandprinclando en 1795 estis konkerita fare de la Rusia Imperio kaj la Reĝlando Prusio kun la najbara urbo Heydekrug (ekde 1923 litove Šilutė) daŭre restis same proksima.

La loko forte disvolviĝis en la dua duono de la 19a jarcento, ĉefe pro la translima komerco okazinta ĉi tie. En 1860 estis 165 domoj kaj 1 600 loĝantoj, el kiuj la plimulto estis judoj. [3] En 1897 estis jam 2.445 loĝantoj, inkluzive de 1.438 judoj (59%). [4] Estis multaj butikoj kaj tavernoj, tri muelejoj kaj tri laborejoj por ledprilaborado. La du jaraj foiroj kaj la dufoje-semajnaj merkatoj estis bone ĉeestataj. La urbo estis grava loko por eksportado de ĉevaloj kaj ligno.

Post kiam la litova gazetaro kaj libroproduktado estis malpermesita en la Rusia Imperio ekde 1863–1864, la loko gajnis konatecon, ĉar ĝi estis grava vojo por la tiel nomataj libroportantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]