Paco de Melno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paco de Melno
packontrakto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr

La paco de Melno estis interkonsento pri paco inter la Reĝlando Pollando kaj la Grandduklando Litovio unuflanke kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj aliflanke, kontraktita la 27-an de septembro 1422.

Subskribis ĝin:

  • Paul von Rusdorf, la Alta Majstro de la ordeno
  • Siegfried Lander von Spanheim, la ordena Landmeister en Livonio
  • Eberhard von Seinsheim, la ordena Deutschmeister

kaj

La kontrakto finis la militon inter la kavalira ordeno, kiu post 1226 en Orienta Prusio, Livonio (hodiaŭa Pollando), partoj de Estonio kaj norda Pollando estis konkerinta grandan regnon, kaj la alianco inter Litovio kaj Pollando - militon, kiu ne tute finiĝis post la unua pac-kontrakto, antaŭe subskribita dum 1411 en Toruń (germane Thorn).

1422[redakti | redakti fonton]

Laŭ la interkonsento de 1422, la ordeno devis cedi la regioneton Nieszawa al Pollando, kaj la regionon Ĵemajtio (Žemaitija) al Litovio. Aliflanke la reĝo de Pollando rezignis pri la oriento de la regiono Pomerio, kiu germane nomiĝas Pommerellen kaj pole Pomorze Gdańskie kun la regionetoj Kulmer Land (pole Ziemia chełmińska) kaj Michelauer Land.

En tiu kontrakto, kiu havis la celon pli ekzakte difini la limojn inter la ordena ŝtato, Pollando kaj Litovio, ankaŭ dokumentiĝas alternativa nomo por la tiam germana urbo Memel, la nuna Klaipėda: "...et castrum Memel in Samogitico Cleupeda appellaum" (...kaj la kastelo Memel, kiu ĵemajtie nomiĝas Cleupeda). La limo inter Litovio kaj Orienta Prusio norde de la rivero Nemunas ĝis la urbo Klaipėda restis konstanta ĝis post la unua mondmilito. Post 501 jaroj, dum 1923, Litovio okupis la regionon ĉirkaŭ la urbo Klaipėda, memorigante pri la litovaj loĝantoj de la regiono (litove ĝi ĉiam tenis la nomon "Eta Litovio", Mažoji Lietuva).