996 laborhora sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

996 laborhora sistemo estas trolaborada sistemo aplikata de kelkaj retaj kompanioj en Ĉinio. “996” signifas, ke laboristoj laboru de la 9-a matene ĝis la 9-a vespere 6 tagojn semajne.[1][2][3][4][5][6][7] Ĉinaj programistoj ekprotestis kontraŭ tio en GitHub en marto 2019.[8][9]

Fono[redakti | redakti fonton]

La kulturo de trolaborado havas longan historion en Ĉinaj kompanioj, precipe en iuj teknikaj kompanioj,[10] kie la fokuso estas je rapideco kaj reduktado de kostoj.[11] Tiaj kompanioj uzas diversajn mezurojn, kiel pagi malfruajn noktajn taksiojn por la dungitoj, por kuraĝigi trolaboradon.[12]

Gravaj leĝoj[redakti | redakti fonton]

Laborleĝo de la Popola Respubliko de Ĉinio deklaras:

Ĉapitro 4 Artikolo 36 La Ŝtato praktikos labortempan sistemon en kiu laboristoj laboros ne pli ol ok horojn tage kaj ne pli ol 44 horojn semajne averaĝe.

Artikolo 41 La dunganta unuo povas etendi la labortempojn laŭ sia produktado aŭ komerca operacio post konsulto kun la sindikato kaj laboristoj, sed la plilongigita labortempo por tago ĝenerale ne superas unu horon; se tia necesaĵo necesas por specialaj kialoj, sub la kondiĉo, ke la sano de laboristoj estas garantiita, la plilongigitaj horoj ne superos tri horojn tage. Tamen la totala etendaĵo en monato ne devas superi tridek ses horojn.

Ĉapitro 12 Artikolo 90 Kiam la dunganta unuo, malobservante la preskribojn de ĉi tiu Leĝo, etendas la labortempon de laboristoj, la administra fako de laboro devas averti ĝin, ordoni ĝin fari korektojn, kaj povas postuli monpunon.

Artikolo 91 Kiam la dunganta unuo faras iujn el la sekvaj agoj malrespektantaj la legitimajn rajtojn kaj interesojn de laboristoj, la administra fako de laboro devigos ĝin pagi laboristojn por pagi salajrojn aŭ kompensi ekonomiajn perdojn, kaj ankaŭ ordoni ĝin pagi. kompenso:

2) rifuzi pagi laboristojn por pagi salajrojn por la plilongigita labortempo;

Kompanioj implikitaj[redakti | redakti fonton]

58.com[redakti | redakti fonton]

En Septembro 2016, 58.com oficiale deklaris ke ili estis iranta al la 996 horaro,[13] kio altiris kritikon de dungitoj kaj aliaj. La kompanio respondis ke la 996 horaro estas kuraĝigita, sed ne deviga.[14]

JD.com[redakti | redakti fonton]

Post kiam la 996 horaro de la 58.com estis elmontrata al la publiko, retpoŝta ekrankopio de JD.com disvastiĝis sur la interreto kiu montris ke He Gang, la vicprezidanto de JD.com, aplikas la 996 horaron.[15]

En 15-a de marto 2019, dungito de JD.com asertis ke iuj departementoj aplikas la 995 horaron, dum aliaj departementoj aplikas la 996 horaron. Post la raporto, la departemento de publikaj rilatoj de JD.com anoncis ke trolaborado estas nedeviga.[16]

Youzan[redakti | redakti fonton]

En 19-a de januaro 2019, dungito de Youzan diris en la socia platformo "Maimai", ke lia kompanio aplikas la 996 horaron.[17] Bai Ya, la CEO de Youzan, respondis, "ĝi devos esti bona se vi retrorigardos plurajn jarojn."[12] Iuj amaskomunikiloj kritikis la horaron.[18] En la posttagmezo de 30-a de januaro 2019, la Laborista Superrigardo-Grupo de Xihu en Hangzhou en Ĉinio anoncis ke la kompanio estis enketita.[19]

Alioj[redakti | redakti fonton]

Almenaŭ 40 kompanioj, inkluzive de Huawei, Alibaba Group kaj JD.com, aplikas la 996 aŭ eĉ pli intensan laboran horaron.[20][21][22]

Reta protesto[redakti | redakti fonton]

996.ICU GitHub kampanjo[redakti | redakti fonton]

En 26-a de marto 2019, la 996.ICU deponejo kaj retejo estis kreitaj. La deponejo deklaras ke la nomo "996.icu" signifas ke se vi daŭras toleri la 996 laboran horaron, vi riskos vian propran sanon kaj eble bezonos resti en Unito de Intensaj Zorgoj (angle I Intensive Care Unit). La slogano de la movado estis "la vivoj de programistoj gravas" (angle: "developers' lives matter").[23][24][25][26][27][28][29]

Du tagojn poste, en 28-a de marto 2019, la deponejo jam ricevis 50 mil stelojn, kaj 100 mil stelojn en 30-a de marto 2019. Pro tio ĝi fariĝis pinta tendenca deponejo en GitHub.[30] La deponejo ricevis 120 mil stelojn en 31-a de marto 2019, kaj 200 mil stelojn en 9-a de aprilo 2019, fariĝante dua plej starigita deponejo en GitHub. La ekblovo de aktiveco kaǔzis ke la "issue" paĝo de la deponejo estis spame inundata, kaj "tail" fermiĝis. Ĝi estis diskutata en Zhihu, Sina Weibo, kaj WeChat.[1][31]

Nigra listo je foliumiloj[redakti | redakti fonton]

En 2-a de aprilo 2019, QQ Browser, WeChat, UC Browser, 360 Browser kaj alia Chromium-bazitaj Ĉinia foliumiloj blokis la 996.icu deponejon en GitHub[32]

Subteno de dungitoj de Microsoft[redakti | redakti fonton]

En 18-a de aprilo 2019, dungitoj de Microsoft kaj GitHub kreis la GitHub-deponejon "support.996.ICU" subtenantan la 996.ICU kampanjon, ĉar ili kredas ke ĝi povas esti sub la minaco de la cenzuro de Ĉinia registaro.[33][34][35][36][37][38]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Xue Yujie (2019-03-28) David Paulk: Chinese Developers Protest Overwork on GitHub (angle). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-31.
  2. Denise Hruby (2018-05-08) Young Chinese are sick of working long hours (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-02. Alirita 2019-04-02.
  3. 赵昂 (2018-06-03) 不接受"996"是不能吃苦?媒体:合法权益应获保障 (ĉine). 工人日报. Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-30. Arkivigite je 2019-03-31 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-04-28.
  4. Sarah Dai (2019-01-29) China’s work ethic stretches beyond ‘996’ as tech companies feel the impact of slowdown (angle). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-31.
  5. Li Yuan (2017-02-22) China’s Grueling Formula for Success: 9-9-6 (angle). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-31.
  6. Nathan King (2017-01-05) China’s “996” working hours are becoming the norm for many (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-02. Alirita 2019-04-02.
  7. Zheping Huang (2019-03-20) No sleep, no sex, no life: tech workers in China’s Silicon Valley face burnout before they reach 30 (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-05. Alirita 2019-04-05.
  8. Yuan Yang (2019-04-03) China tech worker protest against long working hours goes viral (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-03. Alirita 2019-04-05.
  9. Bill Ide (2019-04-04) China Tech Workers Protest Long Work Hours in Online Campaign (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-05. Alirita 2019-04-05.
  10. 王品芝 (2018-03-30) 50.7%受访者称所在企业有"加班文化" (ĉine). 中国青年报. Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-31. Arkivigite je 2019-03-31 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-04-28.
  11. Justin Bergman (2016-08-26) Inside the high-pressure world of China’s start-up workers (angle). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-31.
  12. 12,0 12,1 刘佳: 默认996工作制背后:被撕掉的焦虑遮羞布 (ĉine) (2019-01-31). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-31.
  13. Leak from 58.com: Chinese tech companies’ overtime culture (angle) (2016-09-05). Arkivita el la originalo je 2019-04-28. Alirita 2019-04-28.
  14. 赵蕾 (2016-09-03) 58同城员工吐槽"996工作制" (ĉine). 新京报. Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-30.
  15. 宋涛 (2016-09-02) 不学好!曝京东云高管"以身作则"实行996工作制 (ĉine). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-30.
  16. 徐乾昂 (2019-03-12) 京东回应"955工作制":不强制,但要全情投入 (ĉine). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-30.
  17. 三言财经 (2019-01-28) 有赞年会宣布996制度、鼓励员工离婚,为什么越来越多企业炫耀"扭曲"价值观? (ĉine). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-30.
  18. 张瑜 (2019-01-29) 尹淑琼: 强推"996"工作制 有赞做错了什么? (ĉine). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-30. Arkivigite je 2019-03-31 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-04-28.
  19. 尹莉娜 (2019-01-31) 杭州劳动监察部门回应有赞"996"工作制:已介入调查 (ĉine). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-31.
  20. 温婧 (2019-04-05) 40家互联网公司陷“996”工作制风波 (ĉine). 北京青年报. Arkivita el la originalo je 2019-04-05. Alirita 2019-04-05. Arkivigite je 2019-04-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-05. Alirita 2019-04-28.
  21. 温婧 (2019-04-05) 互联网公司加班问题加剧 40家陷"996"工作制风波 (ĉine). 北京青年报. Arkivita el la originalo je 2019-04-09. Alirita 2019-04-09.
  22. . Is 996 Truly a Blessing? Let's Hear What Richard Liu and Jack Ma Have to Say (angle) (2019-04-14). Alirita 2019-04-15.
  23. 996.ICU/README.md (2019-03-30). Alirita 2019-03-31.
  24. Yingzhi Yang (2019-03-29) ‘Developers’ lives matter’ – Chinese software engineers use Github to protest against the country’s 996 work schedule (angle). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-31.
  25. China’s tech workers protest brutal work culture with communist jingles (angle) (2019-03-29). Arkivita el la originalo je 2018-03-31. Alirita 2019-03-31.
  26. 局长 (2019-03-29) No sleep, no sex, no life,程序员这次忍不了了 (ĉine). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-31.
  27. Xinmei Shen (2019-03-28) Follow China’s "996" work hours and you’ll end up in an ICU, says Chinese developer (angle). Arkivita el la originalo je 2019-03-01. Alirita 2019-03-31.
  28. RADII China (2019-03-28) GitHub Protest Over Chinese Tech Companies’ "996" Culture Goes Viral (angle). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-31.
  29. . Chinese developers use GitHub to protest long work hours (angle) (2019-04-02). Arkivita el la originalo je 2019-04-09. Alirita 2019-04-09.
  30. 橙皮书 (2019-03-28) 用代码抗议996加班:集结在github上的程序员,正在进行一场社会实验 (ĉine). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-30.
  31. Alfred数据室 (2019-03-29) 数据解读|都是哪些程序员在GitHub上反对996? (ĉine). Arkivita el la originalo je 2019-03-31. Alirita 2019-03-31.
  32. Xinmei Shen (2019-04-03) Chinese browsers block protest against China’s 996 overtime work culture (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-04. Alirita 2019-04-03.
  33. Shannon Liao (2019-04-22) Microsoft workers pressure company to stand by embattled Chinese GitHub repo (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-23. Alirita 2019-04-23.
  34. David Reid (2019-04-23) Microsoft employees add support to Chinese tech workers protesting ‘grueling’ overtime culture (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-23. Alirita 2019-04-23.
  35. Microsoft workers join China's debate over grueling workweek (angle). Associated Press (2019-04-22). Arkivita el la originalo je 2019-04-23. Alirita 2019-04-23.
  36. Rosalie Chan (2019-04-23) A group of Microsoft and GitHub employees have come out in support of Chinese tech workers protesting the infamous '996' work hours (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-23. Alirita 2019-04-23.
  37. Sarah Emerson (2019-04-23) Microsoft Employees Support Chinese Developers Fighting for Fair Labor Practices (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-23. Alirita 2019-04-23.
  38. Caroline O'Donovan (2019-04-22) A Post About China's "996" Workweek Went Viral On GitHub. Now Microsoft Employees Want To Protect It From Censorship. (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-23. Alirita 2019-04-23.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 996 working hour system en la angla Vikipedio.